Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606

Flagge


Transdono de la sxtata merit-medalo, kiu aljugxis la germana prezidento al mi

En la oktobro 2000 mi ricevis la mesagxo, ke la prezidento de la germana federacia respubliko Johannes Rau, aljugxis al mi la meritmedalon (Ordenon por bonaj civitanoj kiuj engagis sin en la demokratio, ekzemple por iu ajn partio, sindikato, asocio, k.t.p). Mi tre gxojis pri tio. Oni sciigis min, ke la transdono okazos tra la cxefurbestro de Erlangen, Dr.Balleis, je la 7.12.2000 en la urbodomo.

Cxe cxi tiu solenajxo partoprenis krom kelkaj gravuloj el la urbodomo, ankau alta cxefo de la firmao Siemens (mia labordonanto). Lau mia deziro povis partopreni ankorau kelkaj reprezentantoj de diversaj organizajxoj, kaj kompreneble ankau mia "Pasporta Servo Teamo", kiu estas por mi kiel familio. Mi decidis, ke post la parolado de Dr.Balleis kaj la transdono de la ordeno, ankorau povas paroli (kaj laudi min lau siaj fortoj !!!) Anton Bauernschubert de la kristdemokrata sindikato, Alfons Fendt, prezidanto de la Esperanto-grupo Erlangen, Manford Belmore de la asocio "Europa-Unio", kaj Udo Schürger de la kristdemokrata partio. En cxi tiuj organizajxoj mi engagis kaj engagas min.

Vi nun povas rigardi kelkajn bildojn kiu oni fotis dum la solenajxo en la urbodomo:
 
Jen la cxefurbestro de Erlangen Dr.Balleis, kiam li fiksis la ordenon sur mia brusto kaj transdonis la dokumento al mi
 
 


Jen mi jam kun ordeno, kiu vi povas vidi sur mia fiera brusto


Jen sinjoro Alfons Fendt, la prezidanto de la Esperanto-grupo Erl., cxe sia parolado en kiu li laudis min kaj gratulis


Poste oni trinkis ankorau glason da cxampano kaj babilis kune iomete. Mi devis skui multajn manojn.


Reiru al la plej unua bonvenigpagxo de mi

Reiru al la plej unua Esperanto-pagxo en mia hejmpagxo