Mia vojagxo al la Esperanto-mondkongreso 1998 en Montpellier/Francujo

Raportanto: Bernhard Maurer

Montpell.gif

Jam delonge ni interkonsentis inter la amikoj Marian/Olsztyn, Gerhard Klingenhöfer kaj mi (Bernhard Maurer) ke en la jaro 1998 partoprenos Marian al la Esperanto-mondkongreson kaj li veturos per sia (propra) automobilo tien. Komence ni interkonsentis ke li kunprenos Gerhardo kaj min. La plano estis, ke Marian veturos unue al Erlangen, tie li dum kelkaj tagoj restos, ripozos kaj renkontos malnovajn kaj novajn geamikojn. Poste li kune kun Gerhardo kaj mi (Bernhardo) pluveturu al Montpellier. Tia estis la unua plano.

Tamen subite Marian sxangxis la planon, li ankau kunprenis sian nevon Adalberto, kiu intertempe jam lernis Espernton. Gerhardo kaj mi estis finfine - post komencaj objxetoj - konsentite. Marian volis, ke li dormu cxe Gerhardo kaj Adalberto cxe mi. Ankau en cxi tiu demando ni komence ne estis konsenta, sed Marian finfine venkis.

ichmontp.jpg
klingen2.jpg
mariadal.jpg

De maldekstre: Mi Bernardo, Gerhardo nia planfaristo, la pola amiko Marian kaj sia nevo Adalberto (Wojciech)

Marian finfine (post longaj diskutoj per la elektronika posxto) alvenis kun Adalberto marde, la 28.7.98 en Erlangen. En la logxejo de Gerhardo ni festis la revidfeston. Ankau cxeestis amiko Saulo el Rio de Janeiro/Brazilio, kiu tiutempe dejxore vizitis la firmao Siemens. Li estis por la firmao Siemens kiel kliento.

Merkrede, 29.7.98: Niaj karaj gastoj ripozis dumtage kaj vespere ni veturis kune per la buso kaj trajno al la najbarurbeto Forchheim. Tie okazis bierfesto sur malgranda monteto (Annafest). Cxeestis ankau i.a. la geamikoj Saulo kaj Christine/Lars (tiam ili ankorau logxis en Erlangen). Ni renkontigxis tie kun la Esperanto-grupo Forchheim. Bedaurinde tre pluvis kaj estis malvarme, krome ankau la prezidantino de la Esperanto-grupo, sinjorino Geist mankis. Sxi ne povis cxeesti. Pro tio kaj aliaj kauzoj ni baldau reiris hejmen.

Jxaude, 30.7.98: Ni (Marian, Adalberto, Gerhardo kaj Bernhardo) startis al la longa veturado al Esperanto-mondkongreso en Montpellier.

Dum la kongreso mi revidis kelkajn gekonatulojn kaj geamikojn. Ankau Jindra el Cxehxujo, kiu jam foje vizitis min kune kun Mirek, la amiko kaj amato de sxi.

Jindra el Cxehxujo kaj mi dum la Esperanto-mondkongreso en Montpellier (nokte)

Cxar mi havis multe da letersxuldoj kaj volis iel kompensi tion, mi invitis sxin kune kun Gerhardo en bona restoracio. En restoracio oni bedaurinde ne komprenis Esperanton, sed la francan kaj la anglan, pro tio Gerhardo devis traduki. Okazis nun tute amuza situacio, cxar Gerhardo ofte intersxangxis la lingvojn. Ekzemple li interparolis kun la kelnero en Esperanto kaj kun Jindra en la angla !! Mi devas ecx hodiau ankorau ridi pro tio !!

Dum la solena banketo mi sidis cxe tablo kun multaj junaj japaninoj. Mi rakontis, ke mi jam vizitis amikon en Tokio kaj imitis lautparolitan anoncon en la metroo en la japana (se metroo haltas), ankau mi imitis vendistojn en la nutrajx-sekcio de la grandmagazenoj en Tokio, k.t.p. Regis vere bonega gajeco cxe nia tablo.


Mi pensas ke oni vidas, kia gajeco regis cxe nia tablo, cxu ?

Sed la kulmino estis,kiam la japana amiko Sigeru Aosima (li estis la plej unua viro kune kun mi cxe nia tablo!) subite el sia jako eltiris germanan kantlibreton kaj ni kune kantis dum solena bankedo la germanan kanton: "Sah ein Knab ein Röslein stehen" !! Ni havis vere multe da amuzo kaj mi tre dankas al mia japana samideano Sigeru Aosima el Tokio, kiu fotis cxion. Li sendis al mi cxi tiujn 2 bildojn. Grandegan dankon, estas bona memoro por mi !!.


Samideano Sigeru Aosima el Tokio, li posedis germanan kantlibron !!!

Post la reveno (kun ricxaj impresoj) en Erlangen, Evelyn Geist (la bonkora kaj bela prezidantino de la Esperanto-grupo Forchheim) ankorau invitis la polajn gastojn (lau mia memoro: dimancxe la 9.8.98) al ekskurso en la frankonia Svislando, al bona tagmangxo kaj diversaj rigardadoj de vidindajxoj. Longe ankorau entuziasme parolis Marian de cxi tiu tago: Belega tago, dank Evelyn Geist !!!

Finfine la ambau polaj gastoj reveturis al sia hejmo al Olsztyn en Pollando. Poste ni telefonis kaj eksciis, ke senproblema estis la veturado al Olsztyn.

Cxar mi filmis per videokamerao mi posedas vidbendon de mia vojagxo kaj de la okazajxoj en Montpellier. Pro tio mi ankau forgesis suficxe ofte fari bildojn per la fotoaparato.


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de


Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo