Permesu ke mi prezentas min !


Bildo montras min dum prezentado de humoraĵo cxe la internacia renkontiĝxo "Novjara renkontiĝo" en Frankfurt/Main 2008/2009

Jen kelkaj gravaj informoj pri mi:

Nomon kaj adreson vi jam povis legi sur mia bonvenigpaĝo

Kiel vi jam povis legi en mia bonvenigpaĝo, mi loĝas en la germana grandurbo Erlangen. En Germanujo ekzistas 16 federaciaj landoj, Erlangen situas en Bavarujo. En Bavarujo ekzistas 3 triboj (Bavaroj, Frankonioj, kaj Ŝvaboj). Erlangen situas en Frankonujo. Do, kelkfoje mi estas Frankonio (ekzemple se mi estas en Munkeno, en la ĉefurbo de Bavarujo) kaj aliafoje (ekzemple se mi restadas ekstere de Bavarujo) mi estas Bavaro. (Interesa afero, ĉu ?).

Por la samideanoj kiuj ne scias kie mia loĝloko situas, mi enŝovis la sekvantan grafikon de Germanujo. La ruĝa poento montras la situon de la urbo Erlangen. De ĉi tiu urbo ekzistas ankau urbprospekto en Esperanto.  La oranĝkolora kampo montras la federacian ŝtaton Bavarujo.

La plej proksima najbarurbo de Erlangen nomigxas Nürnberg. En Nürnberg mi naskigxis kiel la plej unua filo de Andras kaj Marie Maurer. Mian junecon mi pasigis en la Baldurstraße 8. Cetere, en Nürnberg ekzistas la plej malnova Esperanto-grupo de la tuta mondo.

Jen 2 fotoj de miaj gepatroj:



maldekstre: la foto cxe la geedzigxo
dekstre: profundaĝe en la propra domo

Mi havas ankorau 2 fratojn. Ili nomigxas Manfred kaj Norbert.  Sekve kelkajn fotojn de ili:



Maldekstre mia patrino kun la filoj Bernardo, Manfredo kaj Norbert (ankorau bebo)
dekstre: Mi (meze) flankite de la fratj Norbert kaj Manfredo
 



maldekstre: Frato Norbert kun edzino Gesine
dekstre: Frato Norbert kaj mi dum sia 50.naskigxtagfesto



Mia frato Manfredo kune kun edzino kaj nepino Lucia

Post kiam mi absolvis la (ne, ne la arblernejo !!!) popolan lernejon, mi komencis labori cxe magazenego, sed gxi baldau denove maldungis min. Bonvolu legi la detalojn en la cxapitro "Mia profesia vojo". Ankau pli da detaloj vi trovos en cxi tiu cxapitro pri tio, ke mi poste - dum la jaro 1960 - komencis labori cxe la firmao Siemens kiel oficeja kuriero.

ich

Bildo: Tia oni akceptis min cxe la firmao Siemens, kiam mi komencis labori tie 1960 !! (evidente mi sxercis !)

Cxar mia sekcio de la firmao Siemens en la jaro 1965 translokigxis al la najbarurbo Erlangen, mi ankau devis translogxigxi, kaj povis ne plu logxi cxe miaj gepatroj. Unue mi logxis en katolika junulara hejmo por junaj laborantoj.

Lehrlhei.jpg

la foto montras la hejmon por junaj laborantoj en Erlangen, en kiu mi tiam tre bonfartis

Tie mi konatigxis sinjoron Schmidt, li volis instrui junulojn en cxi tiu hejmo senkosta la internacian lingvon. Sed bedaurinde nur mi sole akceptis lian oferton kaj vere lernis. Sed sinjoro Schmidt cxiam havis multe da timo, ke mi povus denove fini la lernadon kaj pro tio li ne postulis de mi suficxe forte lernsukcesojn. Cxu vi povas imagi, ke mi post la kurso tute ne regis nian lingvon !!!


Sinjoro Schmidt, mia plej unua Esperanto-instruisto en Erlangen

Cxar mi mem estis malkontenta kun cxi tiu rezulto, mi acxetis kaj studis diligente la tiaman tute novan lernprogramon "Esperanto programita" (lau mia opinio gxis hodiau la plej bona Esperanto-lernprogramo) de Hermann Behrmann el Paderborn (hodiau Berlin). Se vi volas plu ekscii pri mia Esperanto-vivo vi povas legi tie

En la jaro 1972 mi petis mian labordonanton, la firmaon Siemens, ke gxi donu al mi fabrikan logxejon kaj pro tio mi logxis ekde 1.10.1972 en la "Siemens-kvartalo" de Erlangen. Komence mi nur havis malgrandan unucxambran logxejon, tiam tie nur logxis frauloj.


En cxi tiu fraula domo mi logxis kelkajn jarojn post kiam mi devis forlasi la junularan hejmon por junaj laborantoj.

En la jaro 1989 konsilis al mi amiko, ke mi prenu pli grandan ducxambran logxejon. Mi denove petis mian firmaon kaj mi ricevis ekde 1.6.89 belan ducxambran logxejon en la "Bissinger Straße 6" (strato). Cxi tiu logxejo tre placxas al mi, mi havas ecx balkonon !!
 
Cxi tie vi vidas la domon en kiu situas mia logxejo (supre maldekstre). La dekstra bildo montras la domon de la strata flanko kaj la maldekstra bildo de malantaue (kie situas ankau la enirejo).

La pli granda logxejo nun permesis al mi, ke mi nun povis aligxi kiel gastiganto al "Pasporta Servo" . Ek 1993 mi do estas tia gastiganto kaj jam povis akcepti gastojn el multaj landoj, ecx el Azio kaj Sudameriko. Se vi interesigxas pri miaj gastoj, bonvolu legi miajn raportojn pri miaj gastoj en la lastaj jaroj .


Kiel vi vidas, intertempe jam pendas la Esperanto-flago de mia balkono !!

Ek la 1.7.2005 mi estas bedaŭrinde rentulo cxar finis la kontrakto kun la firmao Siemens pri "aĝparttempo". Sed ĉar mi sentas min sufiĉe sana, mi nun povas pli multe dediĉi al mia honora ofico kiel konsilanto pri la germana rentasekoro. Legu pli pri tio en la ĉapitro "Honoraj oficoj kiuj min okupas".

Je la 16.6.2018 mi interŝanĝis la loĝejon ĉar la loĝejkonstrua kooperativo (GBW) decidis malkonstrui la domojn. Mi nun loĝas en la alia flanko de la strato (Bissinger Straße 5).
Mi ankoraŭ devos foti la novan domon, en kiu mi nun loĝas.


La hejmo de la Esperantisto estas la tuta mondo


Bonvolu reagi, kritiki, korekti
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al mia plej unua retpagxo (Bonvenigpagxo)

Malantauen al mia plej unua Esperanto-retpagxo