Raporto pri la interesaj gastoj, kiuj vizitis en la jaro 2002 nian "Pasporta-Servo-Teamon" Erlangen

Raportanto: Bernhard Maurer

 
1. Lida Elbakyan kaj Stepan Sargysyan el Armenio.

Lida
stepan
Lida (maldekstre) kaj Stepan (dekstre)

Sinjoro Loose , kiu estas en la estraro de la Germana Esperanto Asocio (GEA) kompetenta por eksterlandaj vizitantoj, skribis retleteron al  gastiganto en "Pasporta Servo" por Nürnberg, Frank Kasper kaj demandis lin, cxu li povus akcepti en la tempo de 16.4.2002 gxis 18.4.2002 , Lida Elbakyan kaj Stepan Sargysyanla . Ili estas 2 armenaj muzikantoj, kaj ili volas fari rondvojagxon tra Germanujo. Sinjoro Loose helpas arangxi tion. Estus dezurinda, - tia skribis sinjoro Loose - se oni povus arangxi en cxi tiu tempo, koncerton au prelegon pri la situacio en Armenio. Bedaurinde Frank pro profesiaj kauzoj (li havas profesion kie li devas labori tre neregule) tute ne povis akcepti ilin, sed li rekomendis min kiel gastiganto, cxar la urbo Erlangen estas fakte najbarurbo de Nürnberg.

Mi klarigis al sinjoro Loose , ke mi ne povas arangxi nek koncerton,  nek prelegon por cxi tiuj gastoj, kaj pro tio mi ankau nenion povas pagi. Sed ili estas bonvena kiel gastoj lau la reguloj de "Pasporta Servo" . Nu, intertempe sinjoro Loose skribis al mi jenan vojagxplanon:

7.4. Bad Neuenahr 14:35  Remagen  14:48 - 15:00    Köln Hbf  15:46
9.4. Köln Hbf 13:09   Bremen Hbf 16:12
11.4. Bremen Hbf  14:14     Hamburg Hbf  15:10
13.4. Hamburg Hbf  9:47  Dortmund Hbf 12:34
14.4. Dortmund Hbf  13:04  Stuttgart Hbf 17:47 - (tief) 18:07  Aalen 18:56
16.4. Aalen 15:28  Crailsheim 16:11 - 16:18  Nürnberg 17:25 - 17:50;  Erlangen 18:05
18.4. Erlangen 12:52   Nürnberg 13:10 - 13:26  Frankfurt Hbf 15:40
20.4. Frankfurt Hbf 13:53  Heidelberg 14:42
21.4. Heidelberg 16:07  Stuttgart Hbf 16:47 - (tief) 17:05  Herrenberg 17:43
23.4. Herrenberg 14:17  Stuttgart Hbf (tief) 14:55
27.4. Stuttgart - Konstanz  auxtomobile?

Nu, marde la 16.4.2002 mi veturis posttagmeze al Nürnberg kaj renkontis tie sur la fervoja kajo unue sinjorinon Hartwig, de la Esperanto-grupo Nürnberg . Akurate alvenis la trajno kaj ni renkontis kaj salutis Lidan kaj Stepan. Helpe de la Esperanto-flago ili tre rapide ekkonis nin. Mi veturis kune kun la gastoj al Erlangen kaj havis dum la vojo certe multe da temojn por babili kaj interparoli. En Erlangen atendis nin la teamano Manfredo kun lia automobilo. En mia logxejo ni renkontis kun kelkaj Esperantistoj por konatigxi kaj festi la alvenon de Lida kaj Stepan. Ankau la prezidantino de la Esperanto-grupo Forchheim , Evelyn Geist cxeestis.

Merkrede la gastoj iom ripozis kaj tagmeze Erveno veturis ilin per automobilo al Nürnberg, kie ili renkontis kun Anny Hartwig. Posttagmeze montris Anny Hartwig la malnova urbcentro Nürnberg (kastelo k.t.p.), ankau la muzeo por ludiloj kiu al niaj gastoj precipe placxis. Vespere mi venis al Anny Hartwig en la logxejo kaj ni vespermangxis kune. Poste ni reveturis al Erlangen. Cxar estis ankorau tempo, ni ankorau vizitis en Erlangen la restoracion "Radio Erivan", kiu ofertas armenajn specialajxojn. La majstro tie tre gxojis, pri la gastoj el sia hejmo, .li invitis nin por vespermangxo kaj vodko !!!! Tre malfrue en la nokto ni revenis per la buso hejmen.

Jxaude venis je la 8a horo matene nia teamano Manfredo kun automobilo. Li montris al niaj gastoj la frankonia regiono, la urboj Forchheim, Bamberg kaj tiel plu. Teamano Gerhardo akompanis lin. Tagmeze pluveturis niaj armenaj gastoj per la trajno al Frankfurto (lau plano). La Esperanto-geamikoj el Erlangen deziras al Lida kaj Stepan ankorau bonan vojagxon kaj multe da plezuron dum gxi.

En mia gastojlibro skribis Lida kaj Stepan jena:

Ni, armenaj geesperantistoj ege dankas afablan Bernardon kaj lian fidelan teamon pro la akcepto, bona etoso, ekskursoj tra la urbo. Kiam vi denove deziras primemori pri ni, vizitu "Radio de Erivan" !!

Lida kaj Stepan


2. Venis Jurate, Sigis kaj Arvi el Vilnius/Litovio

ArvSigJu.jpg
(de maldekstre) Arvi, Sigis kaj Jurate el Vilnius/Litovio, fakte 3 amindaj gekatastrofuloj

Jurate el Vilnius skribis al mi retleteron. Mi citas el partojn " Eble sekvantsemajne ni, 3 esperantistoj el Vilnius, estos en via lando, parto de lando au via urbo. Estu tre interese renkonti kaj paroli kun vi." Do, tion ne estis multaj informoj, cxu ?
Mi reskribis, ke mi volonte gastigus sxin kaj la amikojn, sed ke mi petas pli da informojn. Jurate respondis al mi post 2 tagoj  kaj mi citas el tion jenan:

"Mi komencos nian vojaghon nur 11-an de junio matene, planas esti en Berlino 12-an vespere . Nia estro de turista sekcio Sigitas, kiu stiras auton, bone ne scias, kiam mi estos en via urbo, eble, post 2-3 tagojn."

Mi denove reskribis, ke mi urgxe bezonas suficxe gxustatempe la daton, kiam sxi kune kun la 2 amikoj, alvenos en Erlangen. Nia teamo ja devas prepari la alven- kaj salutfeston. Sed mi ne plu ricevis respondon. Pro tio mi ankoraufoje sendis al sxi informon pri miaj telefonnumeroj, ke sxi ankau povas atingi min, se mi ne estas hejme.

Merkrede vespere mi estis hejme, sed la telefono restis silenta. Mi pensis, ke la gastoj eble volas veni dum la semajnfino. Sed tamen jxaudvespere ( je la 13.6.2002 )  sonoris la telefonon. "Jes ni estas la 3 geamikoj el Vilnius. Ni estas sur la vojo al vi , en unu horo ni alvenos en Erlangen !!!!!!"   Surprize mi glutis !!! Kiel reagi, tia konduto estas lau mi ne akceptinda, cxu ne ? Mi ne havis mangxajxon por gastoj en mia logxejo. Nenio estis preparita !! Mi protestis kontrau la "atakon", sed finfine mi diris, ke mi akceptos ilin, sub la kondicxo, se ili restas 2 noktoj cxe mi. Tion donus okazon por kunveni kun la "Pasporta-Servo-Teamo" kaj anoj vendrede vespere. Ili akceptis kaj tiel ni akordigxis !!!

Post la alveno de la gastoj ni ankoraufoje diskutis la malfruan informon intensiva, poste ni promenis pacema al restoracio en la urbcentro por vespermangxi. Mi demandis la gastojn, kio ili faros morgau (vendrede). La respondo estis "Ni veturos al Munkeno por rigardi la bavaran cxefurbon" Mi petis urgxe, ke ili revenu akurate je la 19a horo, cxar tiam komencas la festo okaze de la  vizito.

Vendrede ili vere revenis gxustatempe kaj mi demandis: "Kiel placxis al vi la urbo Munkeno ?" Respondo: "Ni ne estis en Munkeno, ni vizitis Nürnberg !!!!!!!!!" Estis bone, ke nia planfaristo ne estis en Erlangen, li versxajne havus atakon de sveno konsidere al la plenumo de litovaj planoj !!!! Vespere ni mangxis la rostitajn kolbasojn kun saurkrauto kiuj denove kuiris nia teamano Erveno kaj ni multe diskutis ankau pri politiko !! Kvankam la gastoj kontribuis kelkajn botelojn da biero, mia provizo da biero post la kunveno estis preskau nulo !!!

Sabate frue ni matenmangxis kaj veturis al Nürnberg, kie en la piedira strato de la urbcentro la Esperanto-grupo arangxis informstandon. Post saluti la geamikojn cxe la stando en Nürnberg kaj mallonga restado tie, mi adiauis niajn gastojn. Cetere, ili nun veturis al Munkeno kaj la gastiganton en Munkeno oni demandis sabate frumatene !!!!!!!!!!!!!!!

Antaue ili skribis en mia gastojlibro:

"Dankon pro via profesiizmo kaj kareco. Viaj scioj, bona humoro, agademo admiris nin. Vi estas cxarma homo kaj Esperantisto. Cxion bono por vi bondeziras
Jurate, Sigitas, Arvydas"


3. Pier Luigi kaj Annabärbel Simari el Salorno/Italo venis surprize

LuigAnaB.jpg
Luigi kaj Annabärbel Simaro el Salorno. Gaja paro, cxu ne ?

Lunde, la 22.7.2002 sonoris mia telefono. Pier Luigi subtenanta de sia edzino Annebärbel (ambau gastigantoj en Salorno/Italio) demandis min, cxu li/sxi (kun hundo) povas tranokti cxe mi en la nokto 23./24.7.2002. Fakte oni intencis veni marde, la 23.7.2002 vespere, kaj  pluveturi al la gastigantoj Annegret kaj Oni en Pfullingen (kiuj mi persone konas) merkrede la 24.7.2002 frumatene. Cxar en Nürnberg cxe Anny Hartwig jam alvenis Maria Donova el Krasnojarsk, mi ankau invitis Anny kaj Maria mardvespere, ke ili subtenu nin en gaja rondo, kaj formangxi la rostitajn kolbasojn kiuj Erveno kuiros.

Nu la afero bone sukcesis, Luigi kaj Annabärbel vizitis marde posttagmeze biciklan specialiston en Herrieden kaj kiam ili ekveturis ni telefonis kune. Luigi havis posxtelefonon kaj mi povis poste direkti lin telefone gxis al mi logxejo. Anny Hartwig venis ne nur kun Maria el Krasnojarsk, sed sxi kunportis surprize ankau Nora, tre simpatia virino el Nürnberg. Ankau venis teamano Gerhardo kaj Evelyn Geist, vigla prezidantino de la Esperanto-grupo Forchheim.

Merkrede Luigi kaj Annabärbel - sxi parolas perfekte Esperanton - ankorau veturis al Evelyn Geist en Forchheim. Ili rigardis la urbon kaj mangxis en restoracio antau ol ili finfine pluveturis al Pfullingen.

En mia gastojlibro skribis la paro jenan:

"Mi kaj mia edzino, kiu estas germanino de Saarlando, estis tre felicxa cxe vi kaj esperas ke vi iam vizitas nin en Sudtirolo/Italio, kie vi estas bonvena"

4. Maria Donova el Krasnojarsk/Ruslando venis unue al Anny en Nürnberg

Valerij Malihin instruas en Krasnojarsk/Ruslando Esperanton kaj mi eksciis tion, kiam mi iam ricevis retleteron de li. Li sercxas cxiam korespondgeamikoj por liaj lernantoj kaj lernantinoj. Pro tio li ankau iam jam foje skribis al mi, cxu mi povas helpi. Aliafoje li petis Esperanto-ajxojn por ekspozicio en Krasnojarsk. Pri tio mi povis helpi. Nun mi ricevis retleteron de li, je la 1.6.2002 en kiu li skribis jenan:

Mia Esperanto-lernantino Maria Donova (20j. cxarma frauxlino) intencas viziti vian landon komence de julio aux meze de julio . Sxi volus pasigi kelkajn tagojn en via urbo.

Mariadon.jpg  

 Maria el Krasnojarsk/Ruslando

Kompreneble mi tuj reskribis, ke mi en la julio ankorau tute ne havas anoncon, kaj do ke sxi povas veni kiam sxi volas en cxi tiu monato. Sed post mia respondo mi nenio plu audis au vidis de sxi. Je la 18.7.2002 mi ricevis retleteron de Dirk Bindmann el Zeitz. Li informis min, ke momente Maria gastas cxe li kaj ke sxi havus la intencon veni al mi dimancxe. Bedaurinde mi devis rifuzi, cxar mi gxuste dum cxi tiu semajnfino intencis veturi al mia frato al Bochum. Kiel mi baldau eksciis, Dirk Bindmann ankau skribis al Anny Hartwig en Nürnberg , kvankam sxi tute ne estas gastiganto en " Pasporta Servo ". Tamen Anny akceptis Marian kaj sxi venis al sxi lunde, la 22.7.2002 . Post la Esperanto-kunveno jxaude vespere (la 25.7.2002 ) en Nürnberg, mi transprenis Maria-n kiel gastiganto.

Mariado2.jpg
Jen solene transdonis Maria al mi dokumento per kiu mi igxis premiita, cxar mi iam kontribuis ion al la ekpozicio "De koro al koro", kiu okazis iam en Krasnojarsk

Vendrede sxi sole promenadis en la urbcentro, cxar mi devis labori kaj alia teamano ne havis tempon. Sabate ni biciklis cxirkau Erlangen kaj mi montris al sxi la "Rhein-Main-Donau-Kanalo". Dimancxe, la 28.7.2002 frumatene sxi pluveturis al alia gastiganto.

Maria skribis en mia gastojlibro jenan:

"Vi Bernardo, estas bonkora gastiganto. En via domo mi renkontigxis kun kelkaj Esperantistoj : Evelin, Annabärbel, Luigxi, Gerhardo, Erveno. Estas bone"

5. Bert Schumann kun familio el la franca gxemelurbo Rennes

  schuhman2.jpg
Bert Schumann, la prezidanto de la "Club Esperanto Rennais" (Esperanto-klubo en Rennes/Francio) kun edzino

Bert Schumann, la prezidanto de la "Club Esperanto Rennais" (Esperanto-klubo en la franca gxemelurbo Rennes) demandis min, cxu mi estos hejme, dum unua duono de augusto . Li faros en cxi tiu tempo privatan viziton en Dessau kaj intencus tranokti cxe mi kun edzino kaj infanoj. Mi respondis, ke li estos bonvena, mi nur petas precizajn informojn, kiam li venos kaj kiam li planas pluveturi. Intertempe li sciigis min, ke li kune kun sia familo nur povas veni la 5-an de augusto 2002 por tranokti. Ni povis solvi la problemon ke mi normale nur havas 2 dormlokojn, kaj ke ankau nia teamano Gerhardo ne povis helpi, cxar li havis samteme gastojn el Rumanio (vidu numero 6). Sed mi povas raporti, ke finfine cxiuj trovis suficxe da loko por dormi en mia malgranda logxejo !!!

La familio Schumann venis je la 18a horo vespere. Cxe mi jam atendis:

Pit Kreiner el Nürnberg
Frank Kaspar, la "Pasporta-Servo-Gastiganto" el Nürnberg kun franca gasto Adrien, kiu venas fine de augusto ankau al mi.

Kiam cxiuj alvenis, ni komune promenis en la urbocentro al itala restoracio.

promeno1.jpg
promeno2.jpg
La grupo promenis en la rekto urbcentro

Kiam ni atingis la restoracion, ni povis arangxi grandan tablon kaj komune ni bonguste vespermangxis kaj multe babilis

BertSch1.jpg
En la restoracio de maldekstre: Gretel, filino de Bert, mi (en la mezo) kaj Bert Schumann

GrupfotoSchumann.jpg
Antau ol ni iris hejmen, ni ankorau faris grupfoton.Gxi tre placxas al mi, cxar oni vidas la gaja etoso kiu regis

Finfine ankorau venis (jam tre malfrue) Stanislava el Litovio, kiu momente ankau gastas en Erlangen.Iam ni komune denove repromenis al mia logxejo. Pit, Frank kaj Adrien veturis per automobilo al Nürnberg kaj diris adiauon. Frumatene mi matenmangxis komune kun la familio Schumann kaj poste ankau ili adiauis.

En mia gastojlibro ili skribis jenan:

"Familio Schumann vizitis Bernardo la 5-an de augusto 2002, sed ne nur lin ni gxojis renkonti, cxar ni estis en la restoracio kun 5 aliaj Esperantistoj."

6. Esperanto-grupo el Gherla vizitis la najbarurbon Forchheim

Gherla2.jpg
Gherla4.jpg

La vizitantoj el Gherla/Rumanio dum la urbgvidado en la najbarurbo Forchheim 

Mi ripetas, kio mi jam skribis en la jaro 2000, tiam ankau jam vizitis 18 da samideanoj el la rumania urbo Gherla la gxemelurbon Forchheim. Forcheim estas najbarurbo de Erlangen kaj ni havas bonajn rilatojn al la Esperanto-grupo tie. Mi ripetas cxion, cxar tie en Gherla okazis vere nekredebla afero. La urbo Forchheim akceptis antau kelkaj jaroj la urbo Gherla en Rumanio kiel gxemelurbo kaj sinjorino Evelyn Geist, la tre vigla (kaj bela) prezidantino de la Esperanto-grupo Forchheim arangxis, ke amiko Lothar Walenta akompanis transporton de helpvaroj tien. Kaj vere, li renkontis en cxi tiu rumana urbo iun instruiston, kiu li povis konvinki pri Esperanto. Sinjorino Geist havigis la lernojlibrojn (el la rumana lingvo al Esperanto) kaj nun lernis kaj lernas multegaj homoj en Gherla, la internacian lingvon Esperanto. Oni vidas, kio estas cxio farebla, se oni gxuste faras tion !!

Nu, en la tempo de 3.8.2002 - 11.8.2002 vizitis granda grupo da geamikoj el cxi tiu urbo la Esperanto-grupon Forchheim. Kompreneble nia "Pasporta Servo Teamo" en la najbarurbo Erlangen, devis helpi logxigi ilin. Cxar mi estis okupita je la 5.8.2002 kun la franca familio (vidu numero 5), al mi ne venis gasto(j)n el Gherla, sed cxe teamano Gerhardo tranoktis 6 personoj.

Gherla1.jpg
gherla3.jpg

Kiel oni povas vidi, cxeestis ankau kelkaj belulinoj

La programo estis jena:

03.08.2002    Alveno kaj ripozo
04.08.2002    Vizitado de Forchheim, solena kunveno cxe la cxefurbestro de Forchheim
05.08.2002    Vizito de la hala nagxejo "Palm Beach" en Stein, posttagmeze vizitado de Nürnberg (urbgvidado)
06.08.2002    Libera tago (Tago sen programo)
07.08.2002    Vizitado de mezagxa urbeto Rothenburg/Tauber
08.08.2002    Libera tago (sen programo)
09.08.2002    Vizitado de muzeo en Bad Windsheim
10.08.2002    Libera tago, sed vespere okazis granda festo en la gxardeno de Evelin Geist
11.08.2002    Reveturado al Gherla posttagmeze

Mitraduk.jpg

Politikisto (maldekstre) el Forchheim parolis, kaj mi (en la mezo) tradukis. Dekstre apud mi staras sinjorino Geist , la vigla koro de la Esperanto-grupo en Forchheim . Sxi arangxis la tutan programon kaj la urbo Forchheim subtenis sxin.

Josef.jpg
stanisl3.jpg
Adrien3.jpg
 
Cxestis ankau Josef el Cxehxio (maldekstre), Stanislava el Litovio (meze) kaj Adrien el Francio (dekstre).

Cetere, la renkontigxo en Forchheim okazis vere en internacia etoso, cxar ja cxeestis geamikoj ne nur el Gherla/Rumanio kaj el Germanio, sed ankau el Cxehxio, Litovio, Japanio kaj Francio.

ghergru2.jpg
Mimi.jpg  
ghergru3.jpg
  Dekstre kaj maldekste la tuta grupo, la foto en la mezo montras nur Mimi-n, la koro de la Esperanto-grupo en Gherla

7. Adrien Durandard el Savojen/Francio

Adrien2.jpg        
Adrien el Savojen/Francujo

Adrien Durandard el Savojen/Francio skribis al mi retleteron. Mi citas parte:

"Mi nomigxas Adrien Durandard, kaj venas el Francio. Mi havas 20 jarojn kaj sxatus feriadi tra ...,Germanio kaj .... per mia auto."

Post diversaj redemandoj, klarigoj kaj sxangxoj ni interkonsentis, ke Adrien venos al mi la 26-an de augusto 2002 kiel li skribis "kelkaj tagoj". Li ja jam logxis dum la tempo en kiu estis la rumaniaj geamikoj en Forchheim, Nürnberg kaj Erlangen (vidu numero 6), cxe gastiganto Frank Kasper en Nürnberg kaj ofte partoprenis cxe cxi tiu programo. Pro tio li ankau cxeestis, kiam mi promenis kun la franca familio Schumann el Rennes/Francio (vidu Numero 5) en la urbcentro por vespermangxi en itala restoracio. Do kiam venis Adrien la 26.8.2002 al mi, li jam ne plu estis nekonata, ne li ecx donis al mi special-trinkajxojn kiuj li acxetis en Frankonio, ke mi konservu tion, gxis li denove venos al mi por preni (denove) gxin.

Post kiam Adrien alvenis cxe mi, posttagmeze de la 26.8.2002, mi eksciis, ke li jam merkrede, la 28.8.2002 denove volas pluveturi. Ni kunvenis lunde vespere kun nia teamo kaj Pit Kreiner (Esperantisto el Nürnberg) kaj la gasto. Erveno kuiris denove  rostitaj kolbasoj kun saurkrauto kiu bongustis al cxiuj. Bedaurinde okazis inter la teamanoj Manfredo kaj Gerhardo subite kverelado pri la politiko, pro tio la vespero ne pasis en bona etoso sed kun krio kaj kverelado. Mi diras al Adrian, ke li certe bone memoros ankorau longa tempo, pri la plaj frenezaj gastigantoj en Erlangen !!!!

Adrien skribis en mia gastojlibro jenan (mi citas nur kelkajn tekspartojn):

"Mi malkovris la multtendencan politikan penson kiu regas cxe la konatuloj de Bernardo...."

kaj

"Multan felicxon al mia gastiganto (kiu aminde konservis miajn memorajx-bierojn dum mia ekskurso tra la iama DDR) kaj spite de miaj malsamegaj politikaj ideoj longan vivon al la tuta teamo, kaj kuragxo por akcepti gastojn tiel sxangxemaj kiel mi"

8. Samuel kaj Munas el Madrid/Hispanio

Samuel skribis al mi vendrede, la 27.9.2002;

"Mi venos cxi tiu dimancxo al Erlangen, Mi venos kun mia edzino. Mi venos acxeti veturilon tie por mi kaj por mia onklo. .... Cxiukaze, mi telefonos al vi kiam mi alvenos en Erlangen por saluti vin kaj samidieanoj tie. ....
Kore,
Samuel"

Mi reskribis al li:

Kiel vi skribis, vi volas veni al mi kun via edzino "cxi tiu dimancxo". Sed kiam estas "cxi tiu dimancxo" ??? Cxu gxi estas, dimancxo la 29.9.2002 au dimancxo la 6.10.2002 ?? Kiam vi precize alvenas cxe mi kaj kiam longe vi volas resti? Kiu vi estas, kie vi vivas ? Cxu via edzino ankau parolas Esperanton ? Kial vi volas gxuste en Erlangen acxeti automobilon ? Cxu vi venas per la automobilo al Erlangen, au per la trajno, au piede ?? Multaj demandoj, kiuj mi petas unue respondu, antau ol vi venas. Mi tre sxatas, ke la gastoj gxustatempe anoncas la venon. 

Samuel ne plu respondis (cxar li jam estis survoje), sed li alvokis min telefone dimancxe la 29.9.2002 posttagmeze. Li informis min en malbona Esperanto, ke li nun volas veni al Erlangen. Mi ofertis al li, ke mi venos al la stacidomo, se li estos tie. Ni interkonsentis, ke li ankoraufoje alvokas min, se li estos en Erlangen. Bone, tio okazis kaj mi veturis al la stacidomo. Tie ni multe interparolis kaj finfine mi sciis jenan:

Samuel kaj lia edzino Muna vivas en Madrid/Hispanio. Li estas profesie sxoforo kaj sxi studas la hispana lingvo. Sed li devenas el Nigerio/Afriko kaj sxi el Senegal/Afriko. Samuel intencis acxeti en Erlangen 2 automobilojn. Unu automobilo por sin kaj unu por la onklo en Afriko. Li jam havis oferton el la reto kaj nun li telefonos al la vendisto en Erlangen. Mi ne povis imagi, ke oni en Germanio povas acxeti automobilon dimancxe, sed Samuel kredis tion. Bone, li tefefonis kun la vendisto, kaj li ankau venis al la stacidomo. Ni veturas al granda areo plene kun automobiloj, kiuj li volis vendi. Sed Samuel trovis nur unu taugan automobilon, kaj la vendisto promesis morgau (lunde, la 30.9.2002) sercxi la duan taugan automobilon. Ni interkonsentis telefoni lunde matene.

Vespere, ni renkontis mian teamanon Manfredo, kaj veturis en la urbocentro de Erlangen por bone vespermangxi. Jen la fotoj:

SAMUNA1.jpg  
Sammuna2.jpg  

Maldekstre Samuel, Muna kaj Manfredo kaj dekstre Samuel, Muna, Manfredo kaj mi (Bernardo)

Lunde, la 30.9.2002, ni telefonis je la naua horo kun la vendisto. Li petis ankoraufoje tempon cxar li ankorau ne trovis taugan duan automobilon. Ni interkonsentis, ke ni ankoraufoje telefonu je la deka horo. Sed ankau poste li ne plu povis oferti tian automobilon kiu Samuel deziris. Pro tio Manfredo sxoforis niajn gastojn al la parkejo kie ili renkontis la vendiston kaj kie ili finigxis la acxeton de la taugan automobilon. La automobilo oni donis al transportfirmao kiu transportis gxin al Dakar/Afriko al la onklo de Samuel. Mi supozas, ke li tie riparos gxin por ke li poste povas vendi gxin en Afriko, kie tiaj automobiloj estas multekosta,  Samuel devis urgxe revojagxi al Madrid, cxar li jam merkrede denove devis labori. Pro tio Manfredo veturis niajn gastojn al Nürnberg, kie ekveturas regule busoj ankau al Madrid. Bedaurinde ili venis tro malfrue, la regula buso jam forveturis. Pro tio Manfredo akompanis niajn gastojn al la trajna stacidomo, kie ili sercxis trajnkonekton al Madrid. Ili havis felicxon, nur en kelkaj minutoj ekveturis trajno al Madrid. Samuel kaj Munas atingis felicxe cxi tiun trajnon. Intertempe mi ankau ricevis mesagxon, ke la gastoj felicxe kaj sane atingis Madridon !!!


CXION POR LA GASTOJ !!!


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo
  

Nur por sinjoro Schäffer