Sabate, la 26.4.2003 mi ricevis retleteron de 
 Jozsefo kaj Anika el
Budapesto. Ili volas vojagxi dum la semajnfino
 3.5.(sabate) kaj
4.5.2003 (dimancxe) al Warstein/Germanujo por viziti tie
Esperanto-amikinon Inge Bartling, kiu ankau estas gastiganto en 
 "Pasporta Servo" . Nun 
 Jozsefo  demandis min,
cxu ili povas tranokti cxe mi en la nokto 3.5/4.5.2003. Mi reskribis je
la sama tago, ke mi gxoje akceptos ilin.
Bedaurinde okazis cxifoje eraro sur mia flanko, cxar mi donis al 
 Jozsefo  la
telefonnumeron de mia posxtelefono. Sabate, la 3.5.2003 posttagmeze mi
nun kusxis la posxtelefonon en la alia cxambro kaj forgesis doni gxin
en mia prokismo. Pro tio okazis, ke la gastoj subite staras antau mia
pordo, cxar mi ne povis audi la sonoron de la posxtelefono. Ili ja
volis anonci, kie ili estas kaj kiam ili venos, sed mi ne audis la
sonoron kaj do ne telefonis. Oni vidas, ke ankau mi estas ne senerarare
!!!!!!!!!!!
Post la
alveno mi unue kuiris kafon por la gastoj, poste ni promenis en la
urbcentro de Erlangen kaj gxustatempe ni revenis, cxar ja vespere
okazis la "bonvenigfeston".
Joszefo kaj Anika dum la promenado en la
urbcentro
 Kiel gastoj mi povis vespere saluti niajn teamanojn Manfredo kaj
Erveno (Gerhardo jam denove estis vojagxinte), sed ankau 
 Anny Hartwig
kaj Nora Rehner el Nürnberg. Ni pasigis agrablan vesperon kun
multe da babilado. Kompreneble Erveno denove kuiris la jam "famajn"
rostitajn kolbasojn kun saurkrauto.
En mia gastojlibro skribis la gastoj jenan:
 "Gxoje ni vizitis por unu nokto vin kara
Bernardo. Mi estas traveturante al Inge Bartling al Warstein. Ni dankas
vian gastamon kaj lertecon. Donu Dio similajn homojn al la
Esperanto-movado. Via agado estas modelo de vera 'Esperantisto
Jozefo kaj Aniko el Budapest"
Dimancxo, la 4.5.2003, frumatene ni matenmangxis komune kaj 
 Jozsefo kaj Aniko diris
adiauon. Denove foriris 2 tre agrablaj kaj interesaj gastoj !! Certe mi
ofte pensos al ili !! Cxion bonon !!
 4. 
Amir kun la gepatroj sur la vojo de Kopenhago al Bosnio-Hercegovino
Vendrede, la 27.6.2003 mi ricevis jenan retleteron de la 
 muzikisto
Amir :
 Saluton s-ro maurer, 
mi nomig'as Amir (1962), estas ankau gastiganto de PS en Kopenhago,
Danio...  Mi vojag'as per auto kun miaj gepatroj, kaj s'atus
viziti Erlangen kaj Nürnberg... se c'io en ordo, ni estos tie
lundo, 30-an junio vespere.  C'u ni povus tranokti 2 noktojn c'e
vi? Ni estas 3 kaj estas nur mi kiu parolas la lingvon. S'ufic'as ke
estas almenau du litoj (ni havas tukojn) 
esperas vidi vin... 
Mi reskribis al li, ke
mi volonte akceptos lin kaj la gepatrojn. Sabate alvokis min 
 Amir  telefone kaj demandis min,
cxu li ankau jam povas veni. 
 dimancxe la 29.6.2003. Ni
internkonsentis, ke ili venos dimancxe kaj restas 2 tagoj gxis 
lundo,
la 1.7.2003.
 maldekstre: Heidrun, mia kolegino kaj
Amir.           
            Dekstre: La
gepatroj de Amir, Nedreta kaj Avdo
La fakto ke temas pri 3
personoj instigis min, demandi unue mian teamanon Gerhardo, cxu li
povus transpreni unu gaston. Li rifuzis. Mi poste demandis mian
koleginon Heidrun Weber, kiu logxas tre proksime, sed ne parolas
Esperanton. Sxi promesis transpreni (akcepti) unu
de la 3 gastoj !! Pro tio Heidrun, 
Erveno kaj Gerhardo venis dimancxe al mi, post kiam alvenis la
gastojn. Ni trinkis ion, babilis kaj ekkonatigxis reciproke. Ni
decidis, ke la patro dormu cxe Heidrun, kaj la patrino kaj 
 Amir  tranoktu cxe mi en la
logxejo.
Cxar lunde vespere la 
"Pasporta-Servo-Teamo" veturis al Forchheim (sed sen mi, cxar mi
havas alian devigon) por partopreni cxe Esperanto-kunveno, mi invitis 
 Amir ankau partopreni en
Forchheim. 
 Amir  decidis, ke
li akompanos 
 Gerhardon kaj
Manfredon por partopreni cxi tiun Esperanto-kunvenon. La gepatroj
de 
 Amir  - kiuj ne regis
Esperanton - restis en Erlangen.
Marde, frumatene la gastoj daurigis la vojagxon al Bosnio-Hercegovino,
kiu estis la hejmlando. Ili skribis en mia libro de la gastoj jenan:
"Ekzistas malmultaj da lokoj, kie oni povas
esti akceptitaj kiel familianoj. Kara Bernardo, homo kun granda koro,
akceptis min gxuste tia: kiel famliano: varme, sen gxene kaj hezite...
dankon ! Li ecx trovis eksteran liton, cxar ni venis 3, mi kaj miaj
gepatroj, Avdo kaj Nedreta. Ni agrable tranoktis 2 noktojn kaj morgau
ni daurigos longan vojon el Kopenhago al Sarajevo.
Amir, Nedreta kaj Avdo
PS: Dankon ankau al Heidrun por gastigado"
Cetere, Amir cxefe okupigxas pri muziko kaj komputilado. Li ludas
muzikon en la fama, danbazita, esperanta muzikgrupo "
Esperanto Desperado
". Eksplicite mi invitas la legantojn, premu la ligon al cxi tiu
hejmpagxo - kiu  Amir mem konstruis - kaj auskultu ilian muzikon.
 5. Betty kaj
Bernard el Agen d`Aveyron/Francio estis survoje al Bamberg
   
 
Betty kaj Bernard el Francio
 Iam mi ricevis telefonan alvokon.
La vocxo demandis min: "Cxu vi parolas Esperanton ?". Jes mi parolas !!
La vocxo diris, ke li kun edzino en la julio 2003 volas viziti Bamberg,
kaj cxu mi povus akcepti ilin.
Mi diris ke certe jes, sed mi petis, ke li skribu al mi retleteron kaj
mi promesis, ke li certe tuj ricevus de mi respondon kun mia decido cxu
la tranokto estas eble. Mi atendis kelkajn tagojn, sed la retletero ne
alvenis. Sed, merkrede la 28.5.2003 mi ricevis per la "limaka posxto"
leteron de 
 Bernard Legeay el
Agen d`Aveyron en Francio. Li -
mia samnomulo - menciis en gxi la menciitan telefonadon.
Do li estis la alvokanto. Bernard petis min, ke mi akceptu
lin kaj edzinon en la tempo inter 23.7.2003 kaj 25.7.2003. Mi respondis
rete, ke mi gxoje atendus ilian vizton. Poste
la gastoj ankoraufoje sxangxis la planon kaj informis min, ke ili
nur volas tranokti cxe mi nur de 23.7.2003 gxis 24.7.2003.
Post mi oni volis nun viziti (kaj tie tranokti) sinjorinon Wagenseil
en Forchheim, kiu ankau estas gastiganto en "Pasporta Servo".
La celo de 
 Bernard kaj Betty
estis, atingi kaj viziti la urbon Bamberg. Tie okazis iu arangxo al kiu
partoprenis ankau homoj el la gxemelita urbo Rodez/Francio .
La filino de miaj gastoj veturis jam 12 tagoj antaue kun samagxuloj
rekte al Bamberg, poste sxi rerenkontos la gepatrojn en Bamberg. Cxiuj
tranoktis cxe gastigantoj, kiu peris la urbodomon Bamberg, do ne cxe
Esperantistoj. Tamen mi donis al 
Bernard kaj Betty la adreson de 
 sinjoro Turban , kiu estas
la prezidanto 
 de la nova
Esperanto-grupo Bamberg. 
 Bernard kaj Betty veturis per
la propra automobilo unue al Basel. Tie ili tranoktis cxe
"Pasporta-Servo-gastigantoj" familio Focke. Poste ili veturis al Aalen,
kie ili vizitis geamikojn. De Aalen ili veturis, 
 merkrede la
23.7.2003  al mi. Vespere ni festis kun rostitaj kolbasoj kaj
saurkrauto la alvenon de la gastoj kune kun nia teamo kaj kelkaj
geamikoj. Jxaude, la 24.7.2003 mi matenmangxis komune kun la gastoj,
poste ili pluveturis, sed ne rekte al Bamberg, sed unue al Forchheim
por renkonti tie la gastigantinon sinjorino Wagenseil.
 Bernard kaj Betty estis tre
agrablaj gastoj kiuj - kiel mi - volonte ridas. Ili skribis en mia
gastojlibro jenan:
"Ni pasigis
hierau vespere tre agrablajn momentojn en gaja etoso, babilante kaj
ridante, mangxante kaj trinkante. .....
Mi kore dankas al mia samnomfrato Bernhard pro sia gastemo, humoro kaj
neforgesebla rido. Vivu Esperanto !! Vivu Pasporta Servo !!"