Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606


Karl May nun ekzistas ankau en Esperanto

Titolo: "Liberigo - Die Befreiung"

eldonita de la Karl-May-Editejo en Bamberg

Jam longe estis granda revo de mi, ke ekzistu iam ankau libron de Karl May en mia kara lingvo Esperanto. Ekzistis gxis nun jam Karl Marx kaj la sankta biblio kaj multaj aliaj famaj verkistoj en Esperanto, sed nur ne mia plej sxatata verkisto Karl May. Dank al la Karl-May-eldonejo ( Karl-May-Verlag ) en Bamberg, nun estas mia revo vera vereco !!! Nun oni povas jam acxeti la belegan faritan libron "Liberigo - Die Befreiung".

La nova libro estas dulingva, unu parto estas en Esperanto, la alia parto estas en la germana. Gxi havas krome belegan titolbildon, kiu vi supren povas rigardi.

Gxis nun estis la libroj de Karl May - kiu intertempe ne nur en la germanlingva teritorio apartenas al la klasika aventurliteraturo - bibliografie registritaj en 34 lingvoj. Laste aldonigxis en aprilo 1998 "Winnetou III" en la latina lingvo ankau de la Karl-May-eldonejo (Karl-May-Verlag) en Bamberg/Germanujo. Kun la nova libro nun oni povas legi mian plej sxatatan verkiston Karl May en 35 lingvoj.

La sukcesoplena autoro verkis la rakonton por la kolektajxo "Die Rose von Kairwan" (Osnabrück 1894), en kiun li metis krom tio du pliajn novversiojn de pli fruaj verkoj. En "Eine Befreiung" la autoro erpis el la plena trezoro de siaj motivoj, kion la Karl-May-eksperto Profesoro Heinz Stolte trafe priskribis en eseo: "Multkolora Oriento kun pejzagxoj kaj homoj, kutimoj kaj moroj, sekretoj kaj dangxeroj, kaj meze ene Kara Ben Nemsi, plena de pompo kaj gloro, la granda revo de mia memo en granda agado, en Kauba same kiel en la dezerto sin pruvanta."

La volumo "Liberigo" eldonigxs kun postparolo pri vivo kaj verkaro de May, verkita de la Dresdena Karl-May-esploristos Hans-Dieter Steinmetz, membro de la Scienca Konsilanta Komitato de la Karl-May-Domo en Hohenstein-Ernstthal. Tiu muzeeca institucio en la naskigxdomo de la verkisto dedicxas en sia daura ekspozicio specialan sekcion al la ekde 1945 aperintaj eksterlandaj Karl-May-eldonajxoj. Kiel baza teksto servis por la tradukintino Cornelia Rau el Freiberg la unua eldono de 1894, kiu aldonigxas kiel reprografia represo al la libro. Al la interesigxontoj por la do dulingva eldonajxo certe ne nur apartenos la tutmondaj esperantistoj, sed supozeble ankau la legantoj de May el la germanlingva teritorio, same kiel kolektantoj de represoj.

Mi deziras al cxi tiu libro grandan sukceson !!

Se vi tute ne konas la germanan verkiston Karl May kaj volas ekscii pli pri la persono, iru al "Vikipedio" sub sercxvorto "Karl May"

Bernhard Maurer
membro en la internacia Karl-May-societo


Reiru al la plej unua bonvenigpagxo de mi

Reiru al la plej unua Esperanto-pagxo en mia hejmpagxo