Mia partopreno cxe la Esperanto-mondkongreso 2000 en Tel Aviv/Israelo

Raportanto: Bernhard Maurer

 Tel Aviv

En la tempo de 25.7.2000 - 1.8.2000 okazis la Esperanto-mondkongreso en Tel Aviv . Hazarde mia amiko kaj sindikata kolego Wolfgang Riehn (bedaurinde li ne interesigxas pri Esperanto), estas granda ano, respektive amiko de Israelo. Li jam ofte vizitis cxi tiun landon kaj havas geamikojn tie. Pro tio li jam cxiam invitis min, "Bernardo, vojagxu kun mi foje al Israelo" !! Mi cxiam rifuzis, sed samtempe esperigis lin, cxar mi promesis, "Se foje iam okazos Esperanto-kongreso tie, mi vojagxos kune kun vi tien" (sincere dirite, mi fakte neniam kredis, ke iam okazos mondkongreson en Israelo !!!!!!!) Sed kiam mi audis, ke en la jaro 2000 vere okazas la Esperanto-mondkongreso en Tel Aviv,  mi devis plenumi mian promeson. Do mi aligxis al la kongreso kaj flugis kun mia sperta kolego Wolfgang Riehn al Tel Aviv. Li vizitis tie geamikojn kaj mi partoprenis cxe la kongreso.

Riehn.jpg
Wolfgang Riehn, mia sindikata kolego el Erlangen, kiu vojagxis kun mi al Tel Aviv

Cxar estis oportune, ni vojagxis jam kelkaj tagoj antau la kongreso al Tel Aviv. Post kiam ni en Tel Aviv alvenis, ni zorgis ke en la hotelo "Dan Panorama", en kiu mi logxis eble neniu parolas la germanan lingvon kaj ankau ne Esperanto. Pro tio Wolfgang unue veturis kune kun mi per taksio al mia hotelo, kie ankau okazis la kongreso. Sed felicxe iu servisto en la akceptejo parolis germane. Do Wolfgang nun povis veturi al sia hotelo, kiu estis pli malmultekosta.

Ich
Mi , kiam mi iomete filmis en la hotelo, kiu estis ankau la kongresejo

Venonta tago mi iris matene al la matenmangxejo en la hotelo. Mi portis cxemizon cxe kiu oni antaue povis legi "ESPERANTO-n", sed mi ne kuragxis esperi, ke jam estas Esperantistoj en la hotelo. Sed mi eraris, cxar dum la matenmangxo salutis min iu afabla sinjoro per "Bonan matenon" !!! Rapide ni amikigxis. Lia nomo estis Mark Haskell kaj li diris al mi, ke li logxas en Tampa/Usono (oni trovos lin ankau en la UEA-jarlibro).

Mark2_TA.jpg
Mia usona amiko Mark Haskell dum la Esperanto-mondkongreso en Tel Aviv

Mark2
Mia usona amiko Mark Haskall dum iu ekskurso kadre de la Esperanto-mondkongreso Tel Aviv

Estis por mi tre tre interesa, esti pli ol unu semajno en Tel Aviv / Israelo precipe cxar post kelkaj semajnoj okazis iun bomban atakon ne malproksime de la kongresejo. Pro tio mi bone memoris la lokon, kie okazis la teruran aferon, mi preskau cxiutage preterpasis la lokon, se mi revenis de marbordpromenado !!!

TelAviv.jpg
Mia amiko kaj "vojagxgvidanto" Wolfgang Riehn apud mi, antau rustika restoracio en Israelo

Cxar mi filmis per videokamerao mi posedas vidbendon de mia vojagxo kaj de la kongres-okazajxoj en Tel Aviv. Pro tio mi ankau forgesis suficxe ofte fari bildojn per la fotoaparato.


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de


Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo