Saulo Salgado Wanderley el Rio/Brazilo

Okazis en la jaro 1998, ke alvokis min nekonata kolego en la firmao Siemens: "Mi transdiru al vi, ke venos sinjoro Wanderley !" Mi tute ne komprenis ! Li finfine aldonis "Jes, kaj li parolas Esperanton". Ah nun mi komprenis ! Fakto estis, ke Saulo dejxore devis restadi kelkajn tagojn en Erlangen, kaj logxis en hotelo. Se li havis liberan tempon, ni ion entreprenis kune kaj li konatigxis la Esperanto-geamikojn en nia regiono. Ankau 1999 li vizitis min ankoraufoje dum semajnfino, post kiam li devis dejxore restadi kelkajn tagojn en Wunsiedel. Intertempe mi faris reciprokan viziton en Rio de Janeiro. Legu pri tio, mian detalan raporton en mia hejmpagxo . Interesa afero cxe Saulo estis, ke se mi demandis lin: "Kiel vi fartas?" li cxiam respondis "Oh treege bone !!!" Tio en Germanujo estas nekonata, en mia lando oni preferas plendi !!!


Urszula Kwasniewska el Genarp/Svedio

Mi konatigxis Urszulan cxar mi ankau legis de sxi anoncon en la pagxaro "edukado". Sxi sercxis korespondamikon kaj mi ankau skribis al sxi kaj demandis, cxu sxi min akceptus kiel korspondamiko. Jes sxi akceptis min kaj el la korespondado evoluigxis tre agrabla rilato. Kiam sxi en la jaro 2007 vojagxis kun la edzo al Bosnio-Herzigonvina kaj poste partoprenis Esperanto-renkontigxon en Slovenio, sxi kaj edzo vizitis min survoje tien por tranokti. Ankau dum la persona konatigxo mi povis konstati, ke sxi kaj ankau la edzo Thomas estas ambau tre simpatiaj homoj. Ili vivas en Svedio, sed origine devenas el Pollando kaj havas 3 belajn filinojn. Kvankam ambau gepatroj de ili devis suferi sub germanoj en la tempo de naciosocialismo, mi ne rimarkis ke ili estus rezervita kontrau la germanoj gxenerale.

Bojxena Lejtan el Koszalin/Pollando

Mi konatigxis Bojxena-n dum la Esperanto-mondkongreso en Bjalistoko kiu okazis fine de julio 2009. Sxi sidis dum la arangxo antau mi kaj subite sxi turnigxis al mi kaj diris "Mi konas vin" ! Mi estis tre surprizita kaj redemandis "de kie ?". Sxi klarigis, ke sxi legis mian hejmpagxon kaj ecx elpresis cxion por traduki.

Reiri al bonvenigpagxo

Reiri al la plej unua Esperanto-pagxo