Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606


Mia profesia vivvojo
Provo de profesia instruigxo (instruado)

01.08.1959  Komenco de profesia instruigxo kiel vendisto en la grandmagazeno "Weißer Turm" en Nürnberg

    kwt.jpg

sed la cxefoj tie neniam subskribis la instruan kontrakton kaj estis finfine malkontenta kun mia laboro tie.

29.02.1960  Mi devis cxesi la laboron, cxar la grandmagezeno "Weißer Turm" maldungis min.

Malsanecado

01.03.1960  Malsaneco
                    Konstato de la hospitalo en Erlangen: Pro malfacila naskigxo ekzistas evoluigxmalhelpo. Oni povas trakti gxin per tabletoj kaj injektoj, 
                    sed mi nur pli malfrue komencis tion, kiam mi jam logxis en Erlangen.

 
Laboro cxe la firmao Siemens

15.08.1960  Komenco de laboro kiel oficeja helpanto cxe la firmao Siemens, sekcio "MA Werkstatt" en la tereno "Trafowerk", Nürnberg.

Trafower.jpg            
Tio estis la enirejo de la Siemens-tereno "Trafowerk" en Nürnberg

  • Ne, ne, oni ne salutas min kiel nova kunlaboranto cxe al firmao Siemens, sed mia tiama cxefo, sinjoro Förster gratulas al mi, pro mia 21a naskigxtago.

    Oktober 63 Akceptado kiel handikapulo en Germanio (70 %). Eble vi vidis sur la foto supren, ke mi restis fakte ankorau infano, ankau kiam mi estis 21 jaragxa. La kauzo por cxi tiu evoluigxmalhelpo estis la malfacila naskigxo, kiu mi jam supren menciis. La afero nur sxangxis, kiam mi realigis la terapion de la kuracistoj.

    01.09.1965 Translokigxo de mia laborejo de Nürnberg al Erlangen al la Günther-Scharowsky-Straße
                      


    Tion estis la enirejo al mia laborejo de la firmao Siemens (Betriebe Süd) en Erlangen kaj tien mi iris dum 35 jaroj cxiulabortage !!

    1972 -1975 Membro de la entreprenakonsilio

    13.08.1999 Translokigxo de "mia" sekcio I&S IS EDM ER al la Frauenauracher Straße 98, 91056 Erlangen
     

    La nova laborejo en la Frauenauracher Straße

              15.08.2000     Jubileo pro 40 jaroj laboro en la firmao Siemens

                      
    Mia cxefo, sinjoro Reinicke paroladis laudante pri mia profesia laboro

    01.08.2003   Mia lasta laboro cxe la firmao Siemens estis, la traktadon de la investkapitalo (acxeti kaj administri). Mi laboris en la teamo kune kun mia                      kolego Schuster, kiun vi povas admiri malsupre dekstren. La laboro tre placxis al mi, cxar mi povis tute memstare labori.                 
                       


    Schuster
    Mi, kiam mi ankorau laboris en la firmao Siemens
                        Mia kolego Schuster

    01.07.2005  Mia kontrakto pri agxpartlaboro (mi laboris en la lastaj 5 jaroj nur ankorau duontage) bedaurinde finigis. Nun mi devis bedaurinde finigi la laboron cxe la Firmao SEDM, respektive Siemens. Miaj kolegoj de la sekcio "Havigo" kolektis por mi kaj mi ricevis grandan korbon kun dolcxajxoj !! Mi tre surprizis kaj gxojis pri tio.

    Jen sekvas ankorau kelkajn fotojn de la tre agrabla laborfinfesto:

                 

    Sinjorino Meier kaj mi. Sxi ankau foje estis mia cxefino, sed poste sxi komencis kun infanoj naskigxi !!! Bedaurinde !


    de maldekstre: Sinjoro Franz, nia cxefo de la produktejo, sinjoro Eckert nia teknologia fakulo kaj sinjoro Pahlke, cxefo de la SEDM Erl.


    Sinjoro Schmitt, la cxefo de la fakula inspektejo premis al mi okaze de la adiauo ankoraufoje la mano. Kun li mi tre bone kunlaboradis.


    Oni vidas okulfrape ke mi bonfartas inter du tiaj belaj kaj bonkorau virinoj !


    Sinjoro Pahlke, la cxefo de la SED-starejo Erlangen dankis al mi pro la bona kunlaboro okaze de mia laborfino kaj premis mian manon.

    Do, nu mi estas fakte rentulo !!!! Bedaurinde !!!!! Mi volonte laboris cxe la firmao Siemens.
    Sed mi ne estas tro triste pro tio, cxar mi nun povas dedicxi al miaj honoraj oficoj.


    Se vi volas reagi pri mia pagxo, ne hezitu kaj skribu al mi
    maurer.erlangen@t-online.de


    Malantauen al mia plej unua retpagxo (Bonvenigpagxo)

    Malantauen al mia plej unua Esperanto-retpagxo