
Bildo montras min dum prezentado de humorajxo cxe la internacia
renkontigxo "Novjara renkontigxo" en Frankfurt/Main 2008/2009
Jen kelkaj gravaj informoj pri mi:
Nomon kaj adreson vi jam povis legi sur mia bonvenigpagxo
Por la samideanoj kiuj ne scias kie mia logxloko situas, mi ensxovis la sekvantan grafikon de Germanujo. La rugxa poento montras la situon de la urbo Erlangen. De cxi tiu urbo ekzistas ankau urbprospekto en Esperanto. La orangxkolora kampo montras la federacian sxtaton Bavarujo.
La plej proksima najbarurbo de Erlangen nomigxas Nürnberg. En
Nürnberg mi naskigxis kiel la plej unua filo de Andras kaj Marie
Maurer. Mian junecon mi pasigis en la Baldurstraße 8. Cetere, en Nürnberg
ekzistas la plej malnova
Esperanto-grupo de la tuta mondo.
Jen 2 fotoj de miaj gepatroj:
![]() |
![]() |
| maldekstre: la foto cxe la geedzigxo |
dekstre: profundagxa en la propra domo |
![]() |
![]() |
| Maldekstre mia patrino kun la filoj
Bernardo, Manfredo kaj Norbert (ankorau bebo) |
dekstre: Mi (meze) flankite de la fratj
Norbert kaj Manfredo |
![]() |
![]() |
| maldekstre: Frato Norbert kun edzino
Gesine |
dekstre: Frato Norbert kaj mi dum sia
50.naskigxtagfesto |
Cxar mia sekcio de la firmao Siemens en la jaro 1965 translokigxis al la najbarurbo Erlangen, mi ankau devis translogxigxi, kaj povis ne plu logxi cxe miaj gepatroj. Unue mi logxis en katolika junulara hejmo por junaj laborantoj.
la foto montras la hejmon por junaj
laborantoj en Erlangen, en kiu
mi tiam tre bonfartis
Tie mi konatigxis sinjoron Schmidt, li volis instrui junulojn en cxi
tiu hejmo senkosta la internacian lingvon. Sed
bedaurinde nur
mi sole akceptis lian oferton kaj vere lernis. Sed sinjoro Schmidt
cxiam
havis
multe da timo, ke mi povus denove fini la lernadon kaj pro tio li ne
postulis de mi suficxe forte lernsukcesojn. Cxu vi povas imagi, ke mi
post la
kurso tute ne regis nian lingvon !!!

Cxar mi mem estis malkontenta kun cxi tiu rezulto, mi acxetis kaj studis diligente la tiaman tute novan lernprogramon "Esperanto programita" (lau mia opinio gxis hodiau la plej bona Esperanto-lernprogramo) de Hermann Behrmann el Paderborn (hodiau Berlin). Se vi volas plu ekscii pri mia Esperanto-vivo vi povas legi tie
En la jaro 1972 mi petis mian labordonanton, la firmaon Siemens, ke
gxi donu al mi fabrikan logxejon kaj pro tio mi logxis ekde 1.10.1972
en la "Siemens-kvartalo" de Erlangen. Komence mi nur havis malgrandan
unucxambran logxejon, tiam tie nur logxis frauloj.

En la jaro 1989 konsilis al mi amiko, ke mi prenu pli grandan
ducxambran logxejon. Mi denove petis mian firmaon kaj mi ricevis ekde
1.6.89 belan ducxambran logxejon en la "Bissinger Straße 6"
(strato). Cxi tiu logxejo tre placxas al mi, mi havas ecx balkonon !!
|
|
La pli granda logxejo nun permesis al mi, ke mi nun povis aligxi kiel gastiganto al "Pasporta Servo" . Ek 1993 mi do estas tia gastiganto kaj jam povis akcepti gastojn el multaj landoj, ecx el Azio kaj Sudameriko. Se vi interesigxas pri miaj gastoj, bonvolu legi miajn raportojn pri miaj gastoj en la lastaj jaroj .
Kiel vi vidas, intertempe jam pendas la Esperanto-flago de mia
balkono !!
Ek la 1.7.2005 mi estas bedaurinde rentulo cxar finis la kontrakto
pri "agxparttempo". Sed cxar mi sentas min suficxe sana, mi nun povas
pli multe dedicxi mian honoran oficon kiel konsilanto pri la germana
rentasekoro. Legu pli pri tio en la cxapitro "Honoraj oficoj kiuj min
okupas".
Malantauen
al mia plej unua retpagxo
(Bonvenigpagxo)