Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606


Nun ekzistas turisma prospekto pri mia urbo Erlangen ankau en Esperanto

Kelkaj jaroj jam klopodis la Esperanto-grupo Erlangen, ke la urba administrado (urba oficeo por turismo) de mia urbo Erlangen aperigu turisman prospekton (informojn pri la urbo Erlangen k.t.p). Nu, dum la lasta balotbatalo al la urba parlamento kaj elekto de la cxefurbestro en Erlangen promesis Dr.Siegfried Balleis,  la kandidato de la CSU (kristdemokrata partio) por la ofico de la cxefurbestro en skriba formo, ke li aperigos tian prospekton en Erlangen, kiel ankau jam multaj aliaj urboj en Germanujo kaj en la mondo ofertas gxin.

Tamen dauris ankorau kelkaj jaroj, gxis la urba oficejo por turismo en Erlangen (estas memstara asocio) vere realigis cxi tiun promeson. Cxiam denove oni promesis ke gxi ankorau venos, oni postulis ke ni devas atendi, gxis oni produktos novan eldonon de tian prospekton, mi ne volas detale nomi la malfacilajxojn kiu ni ankorau devis venki. De la Esperanto-grupo Erlangen havis mia amiko Manfred Hollfelder la ordonon, cxiam denove kontaktigi la turisma oficejo kaj respondeculoj en la urbdomo pri cxi tiu afero. Ofte mi jam estis senpacienca pri cxi tiu afero, ni ja jam donis la tradukado de la teksto al la urbodomo kaj ni nenio plu audis, ke la prospekto jam estas presita k.t.p,  sed Manfredo cxiam trankviligxis min, kaj promesis denove demandi pri la situacio pri cxi tiu afero. Li ja estas membro en la liberala partio (FDP) kaj havas bonajn kontaktojn al la urba respondeculo en la urbodomo kaj li ankau uzis cxi tiun kontaktojn.

Sed iam dum la somero 1999 okazis ke mi iris kun Stanislava (vizitantinoj el Litovio) kaj kun Anny Hartwig, la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg al la urbodomo en Erlangen. Ni volis klarigi ion, pri la restadrajto de Stanislava. Kiam ni finigis cxion, Anny Hartwig demandis min: "Kie nun estas la urba oficejo por turismo" ? Mi ne sciis kion sxi volas, cxar ni ja konsentis, ke la traktadojn nur daurigas Manfredon (estas pli bone se estas nur unu traktadpartnero, ol kelkaj). Sed Anny iris senvorte, energiplena kaj nesxanceligxante en la turisma oficejo, kaj al mi restis nur sekvi al sxi. En la oficejo sxi demandis la urban oficistinon: "Pardonu, cxu vi havas prospekton pri Erlangen en Esperanto (en la germana kompreneble) ? Mi ridetis kaj pensis: "Stulta demando, kompreneble ankorau ne, ni ja jam longe atendas ke aperu gxin !!" Sed la urba oficistino respondis tute trankvile: "Jes, kompreneble kaj donis al Anny la prospekton !!!! Mi alterne miregis kaj gxojegis, malfermis mian busxon kaj dauris tre longe gxis mi denove fermis gxin ! Gxojo kaj miro alternis cxe mi. Poste mi demandis la oficistino: "Sed kial vi ne informis la Esperanto-grupo pri cxi tiu novajxo ?" Sxi respondis: "Oh jes, ni jam volis, sed ni ankorau ne havis tempon por cxi tiu laboro" !

Kaj Anny malkasxis al mi poste, ke sxi cxiam - se sxi estas en prokimeco de iu turisma oficejo - iras tien kaj demandas (kiel se sxi demandus pri anglan prospekton) pri prospekton en Esperanto. Se la oficistino respondas ke ne, sxi laute miras kaj plendas pro tio !

Nun bone, mi tuj informis cxiujn Esperanto-geamikojn kiu mi konis. Ankau kelkajn Esperanto-gazetojn. Mi cxiam petis ke cxiuj geamikoj postulu ricevi cxi tiun prospekton en la urbodomo Erlangen. Estas cxiam la granda dangxero, ke oni ne denove aperigos tiajn prospektojn, cxar laudire mankis la postulado pri gxi. Sxajne mi havis sukceson, cxar skribis al Manfred Hollfelder la turisma oficejo je la 30.8.1999 (en la germana kompreneble): ".... ek apero de cxi tiu prospekto ni povis registri saltrapida postulado (petoj) pri gxi. Esperantistoj el la tuta mondo petis ricevi cxi tiun prospekton....."

Pro tio mi nun petas ankau vin karaj gelegantoj, skribu al la urba turistoficejo en Erlangen kaj postulis senpage tian prospekton. Kunzorgu kun tion, ke la postulado pri cxi tiu prospekto ne finas kaj ke la urbodomo Erlangen iam decidas, jes estas bona afero, multaj homoj demandis al tion.

Vi devas scii, ekzistas bildprospekton de Erlangen en la germana kaj enmetajxfolioj por gxin en la fremdlingvoj angla, franca kaj Esperanto. Do, vi ricevos cxiam bildprospekton en la germana kaj enmetajxfolio en la dezirata lingvo (mi petas, ke vi postulu Esperanto kompreneble !) Vi povas skribi rete au per limaka posxto:

Rete skribu al: tourist@stadt.erlangen.de

Se vi volas skribi papere (per la limaka posxto) skribu al:

                                                    Verkehrsverein Erlangen e.V.
                                                    Rathaus
                                                    Rathausplatz 1

                                                    D-91052 Erlangen

Lau mia sperto, vi povas uzi iu nacia lingvo, sed ankau Esperanto. Gxis hodiau mi ne audis de iu geamiko, ke peto pri cxi tiu prospekto oni ne plenumis. Kontraue mi audis de amikoj kiu skribis en Esperanto kaj ricevis rapide cxi tiun prospekton.

Mi deziras al vi multe da sukceson kaj dankas jam anticipe por viaj klopodoj.


Reiru al la plej unua bonvenigpagxo de mi

Reiru al la plej unua Esperanto-pagxo en mia hejmpagxo