Raporto pri la gastoj, kiuj vizitis min au Gerhardo-n en la jaro 2005

Raportanto: Bernhard Maurer

1. La malnova amiko Lars Sözüer, kiu pli frue logxis en Erlangen
  

Mia maljuna amiko Lars el Duisburg/Germanio, kiu logxis antau kelkaj jaroj kune kun sia familio en Erlangen, sed poste translokigxis al Hamburg kaj poste al Duisburg, informis min, ke li devos labori inter 18 kaj 19 de aprilo 2005 cxe komerca foiro en la najbara urbo Nürnberg, kie la firmao cxe kiu li laboras, volas prezenti sin. Nun li demandis, cxu li povas dormi cxe mi, se jes li alvenus dimancxe la 17.4.2006 vespere. Kompreneble mi ne povis (kaj ankau ne volis) diri ke ne, cxar la tempo en kiu li logxis en Erlangen, estis la plej bela kaj plej agrabla tempo de mia Esperanto-vivo.


Eks-teamano Manfredo salutis nian malnovan amikon Lars Sözüer en Erlangen en la stacidomo

La 18.4.2006 vespere mi planis kunvenon kun malnovaj geamikoj cxe babilado kaj mangxi kaj trinki. Tute hazarde mia amiko Frank Kasper - kiu tiam ankorau estis  gastiganto - el la najbarurbo Nürnberg ankau havis gastojn el Francio. Venis Robert Pontnau kaj filo el Toulouse. Pro tio mi ankau invitis ilin al cxi tiu revidfesto,


Robert dum pli frua vizito cxe mi


maldekstre Lars kaj dekstre la filo de Robert  Pontnau



2. Vizitantgrupo el Bialistoko/Pollando vizitis la amikojn en Erlangen



Mia amiko kaj eksteamano Gerhardo tre sxatas Pollandon kaj ofte vojagxas tien. En la Esperanto-grupo Bialistoko li trovis fidajn geamikojn kaj precipe li sxatas la prezidantinon Elzbieta Karczewska el cxi tiu Esperanto-grupo.


Elzbieta Karczewska, la prezidantino de la Esperanto-grupo Bialystok  - Sur cxi tiu foto oni tuj vidas, kiu estas la cxefino, cxu ne ?

Pro tio li jam ofte vojagxis kune kun cxi tiu grupo al iuj ajn Esperanto-renkontigxoj. Sxajne oni  iam demandis lin, cxu la Esperanto-samideanoj el Bialystok ne foje ankau povus viziti lin en Erlangen kaj rigardi vidindajxojn en la cxirkauajxo. Gerhardo diris ke jes, kaj pro tio nun venis en la lasta semajno de junio (precize de la 27.6.2005 gxis 1.7.2005) grupo kun 18 personoj (16 virinoj kaj 2 viroj) !!!



Jen la vizitinta grupo el Bialistoko kun la gastigantoj Gerhardo kaj min post la alveno en Erlangen

Cxar Gerhardo ankau cxiam helpis al mi (li havas grandegan logxejon), mi ankau ne povis kaj volis rifuzi mian helpon. Mi promesis ke en mia logxejo povas tranokti 3 da gastoj el cxi tiu grupo. Do tranoktis cxe mi Zofia, Lena kaj Maria.


De maldekstre: Zofia, Lena kaj Maria - Ili tranoktis en mia logxejo

Jen la Programo, kiu la grupo absolvis:

Lundo, la 27.6.2005:
Post la alveno de la grupo en Erlangen, veturo al Forchheim. Tie renkonto kun Evelin Geist, la prezidantino de la Esperanto-Grupo en Forchheim. Urbgvidado. Vespere renkontigxo kun la grupanoj el Forchheim kaj cxirkauajxo en restoracio.

Mardo, la 28.6.2005:
Vizito de la pregxejo Vierzehnheiligen kaj monahxejo Banz. Veturo al la urbeto Bamberg. Urbgvidado. Vespermangxo en la logxejo de Gerhardo (kuiris nia amiko Erveno bongustajn rostitajn kolbasojn, kiuj estas specialajxo en Frankonio).


Parto de la grupo dum la vespermangxo cxe Gerhardo

Merkredo, la 29.6.2005
Veturo al Nürnberg, tie renkonto kun Anny Hartwig, la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg, kiu estas la plej malnova Esperanto-grupo de la tuta mondo. Vizito de la  malnova kastelo kaj urbgvidado. Kiam ni volis viziti la "Reichsparteitagsgelände"  (regna partitaga tereno) de la NSDAP, kiu estis la partio de Hitler", venis  grandega tempesto. Cxi tiu tempesto estis tia forte, kiel mi ankorau ne vidis au travivis. Ni provis starigi sub la portalo (enirejo) de la kongresa halo, sed oni devas scii, ke cxi tiu kongresa halo, kiu planis konstrui Hitler, neniam igxis fine. Gxi ne havas tegmento, cxar pro la fino de la milito ne povis finkonstrui. Fakte hodiau nur staras la murojn en grandega cirklo. Do la pluvego kaj la vendego venis de ambau flankoj kaj ni tute malsekigxis. Ankau ne uzis ombrelo pro la fortega vento. Aldonis, ke la enirejo situas iom pli malalta, pro tio venis gxusta rivero de akvo kaj kolektigxis en la interna korto de la kongresa halo. Do ni cxiuj staris preskau gxis al la genuo en la akvo, multaj el la grupo - ankau mi - nur havis malmulte da vestajxon, cxar la tago estis tre varmega !!! Do, kiam la tempesto iom malfortigxis ni reiris frostitinta kaj malsekega gxis sur la osto al nia buso kaj ne plu vizitis la terenon kie marsxis la NSDAP kaj parolegis Hitler !!!!! Tie cxe la buso mi komentis la tutan: "Tia finas ekskursoj, kiu arangxas nia planfaristo Gerhardo" !!!


Sinjoro Hollfelder (la filo de nia samideano Manfred Hollfelder) montris kaj klarigis tre bone la terenon
"Luitpoldhain", kie okazis jare memorsolenajxojn  pri la mortigitoj en la unua mondmilito, kiu arangxis Hitler.

Jxaudo, la 30.6.2005
Vizito de Erlangen, urbgvidado, poste promenado en la urbcentro. Vespermangxo en la  logxejo de Gerhardo. La gastoj kuiris  bongustan polan mangxajxon.



Nina kiu mi cxiam nomis sxerce "La Generalo de la grupo" kaj Ala. Diligentaj helpantoj en la kuirejo.

Vendredo, la 1.7.2005
Reveturo tra Prago en Cxehxujo al Bialistoko/Pollando

La 3 gastoj  Maria, Lena kaj Zofia kiu tranoktis en mia logxejo skribis en mia  libro de la gastoj jenan:

"Ni tri oldaj belulinoj eksterordinare dankas al vi kara Bernardo, pri via gastemeco, gxentileco, bonkoreco kaj pri agrabla akceptado en via domo. Ni bondeziras al vi multe da sano, bonfarton kaj cxion plej bonan en via vivo. Favoru daure al Esperanto-movado

Maria, Lena kaj Zofia
Erlangen, 30.6.2005"



3. Johano el Nederlando kaj edzino Svetlana survoje al Serbujo

  
Svetlana kaj Johano  - bela paro, cxu ne ?

Jam en la lasta jaro mi raportis, ke mi havis agrablan gaston el Nederlando. Sinjoro Johano Derks el IJsselmuiden/Nederlando  tranoktis tiam cxe mi, cxar li estis survoje al Serbujo, kie li havis koramikinon. Nu, intertempe ili geedzigxis kiel vi vidas se vi rigardas la foton de la ambau.

Nun li denove skribis al mi jenan:

"....Mi povas raporti al vi, ke mi efektive edzighis Svetlanan, la virinon, pri kiu mi parolis che vi. La periodo en Serbujo, la administra, emocia kaj organiza preparado por nia geedzigho ktp estis multpostula, kiel vi komprenas. Nun mia edzino sopiregas revidi siajn familianojn en Zajecar, do ni plenspure rapidas - post la fino de la lerneja jaro - al shia gepatra lando. Char vi jam konas min kaj mia ricevo che vi en septembro 2004a estis elstara, mi petas vin, chu Svetlana kaj mi povus tranokti che vi de la 18an de julio gxis al la 19an de julio 2005. Se vi konsentas, ni ne alvenos frue, char la distanco estas tamen 600 km, ekde IJsselmuiden en Nederlando.

Nu, kompreneble mi ne povis kaj volis rifuzi tian ege agrablan kaj simpatian gaston. Do mi respondis, ke mi akceptos lin kaj la edzinon. Ili venis kaj tranoktis cxe mi sukcese.

Svetlana skribis en mia gastojlibro jenan:

"Estimata Bernardo
Dank al mia edzo Johano mi ekkonis vin kaj tio lasis al mi gxojecon. Mi gxojas esti renkontinta tian agrablan viron.
Svetlana
subskribis ankau Johano"

4. Christine, la edzino de Lars ankau venis al Erlangen pro dejxora devigo cxe foiro

Supren mi jam informis pri tio, ke la plej bela tempo en mia Esperanto-vivo estis, kiam miaj geamikoj Lars kaj Christine logxis en Erlangen. Mi konatigxis ilin antau kelkaj jaroj, kiam mi skribis al bicikla klubo en Erlangen kaj demandis cxu iu de la klubo volas veni al mi, kiam ni festos la bonvenigon de biciklisto kiu venis el Litovio kaj biciklis al Montpellier/Francio. Nu, venis Lars kaj Christine kun bebo Alina. Intertempe ili jam ricevis duan filinon kaj Alina jam preskau estas plenkreska (bone mi troigis !!) Komencis tre bona kunlaboro en Erlangen. Lars jam foje lernis Esperanton en Bonn, kaj rapidege rememoris cxion, kiam ni babilis kun la gasto. Poste ankau Christine lernis Esperanton kaj ili igxis ankau gastiganto en "Pasporta Servo". Bedaurinde iam ili sxangxis la logxlokon pro profesiaj kauzoj kaj la tre bona tempo finigxis. Sed ni ankau hodiau estas ankorau amikece ligita. Kiel mi supren jam skribis, venis Lars al mi en la aprilo 2005, cxar lia firmao organizis komercan foiron en Nürnberg kaj li devis dejxori tie. En la oktobro 2005 skribis al mi Christine jenan:

"....Cxu vi povas organizi por mi tranokteblecon en Erlangen por la tempo de 21.10.2005 - 23.10.2005 ? La amikoj diris al mi, ke vi nun ne plu estas gastiganto en "Pasporta Servo", sed eble la teamo ankorau funkcias ? La firmao kie mi laboras organizas komercan foiron en Nürnberg kaj mi devas partopreni, respektive dejxori!

Kompreneble mi ankau ne volis rifuzi cxi tiun peton, kontraue Christine estas al mi cxiam bonvena.

 
Christine en solena vestajxo

Christine alvenis en Erlangen vendrede la 21.10.2005 vespere per la trajno, mi renkontis sxin en la stacidomo kaj akompanis sxin en mia logxejo. Poste venis ankorau mia amiko Erveno kaj ni multe babilis kaj diskutis kaj trinkis bavaran bieron !!

Sabate ni komune veturis al Nürnberg, cxar mi havis tie inviton al naskigxfesto de amiko.  Christine akompanis min kaj poste disigxis niajn vojojn. Dimancxe sxi devis labori en la komercas foiro kaj poste sxi reveturis hejmen. Kara Christine, via vizito estis por mi tre agrabla !!! Vi povas cxiam reveni !!!



Tion estas la tuta familio Sözüer/Brücker kun 2 belegaj infanoj kiuj perfekte regas Esperanton


CXION POR LA GASTOJ !!!


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo