Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606





Kiel mi venis al Esperanto ?

Fine de la sesdekaj jaroj mi loĝis en katolika junulara gastejo por junaj laborantoj kiuj lernis profesion en la germana urbo Erlangen. Iutage venis tien sinjoro Schmidt (bedaurinde mi ne plu scias la antaunomon de li) kaj demandis, cxu ĉi tie iu junulo ekzistas, kiu havas interereson pri la internacia lingvo. Nu, mi antaue jam foje provis lerni la anglan lingvon, sed devis rezigni, pro multaj malfacilaĵoj. La plej granda malfacilaĵo estis por mi ĉe la angla lingvo prononci difinitajn literojn. Ankau estis por mi tre malfacile, ke mi prononcu literojn ne kiel oni skribas. Pri Esperanto mi jam audis, ke gxi estas facila lingvo, kaj ke oni parolas kiel oni skribas. Ankau mi jam legis en la gazeto de mia hejma urbo Nürnberg, ke okazis tie Esperanto-kunvenojn kaj kongresojn en Nürnberg (kiu organizis la aktivulo sinjoro Pickel)  kaj pro tio mi decidis ke mi volas lerni Esperanton.

Sinjoro Schmidt lernis kun mi unufoje en la semajno kaj uzis kurson kiun li mem preparis. Tamen mi ne bone progresis, ĉar sinjoro Schmidt ĉiam havis multe da timo, ke mi denove povus rezigni. Post la fino de la privata kurso de sinjoro Schmidt, mi volis vere lerni kaj mi aĉetis la lernprogramon "Esperanto programita" de Hermann Behrmann, Paderborn.


Lernprogramo "Esperanto programita" de Hermann Behrmann.

Mi ankaŭ lernis kun ĉi tiu lernprogrmo ĝis al la 3a leciono (ĉirkau) kaj poste venis denove aliaj interesoj kaj mi ne plu lernis. Tamen mi jam konis la bazajn principojn. Bone estis, ke ĉiuj kiuj ĉe Hermann Behrmann aĉetis la lernprogramon, ricevis en regulaj interspacoj cirkulerlojn (en la germana lingvo) kun multe da informoj pri la movado.


Bildo: Sinjoro Schmidt (tute maldekstre) dum kongreso de la "Germana Esperanto-Asocio" en Braunschweig kune kun nekonata japanino kaj sinjoro Menetrier

Pentekoste 1972 mi vizitis kune kun mia plej unua instruisto, sinjoro Schmidt, la urbon Braunschweig kaj partoprenis ĉe la landa kongreso por Germanio. Tio estis mia plej unua Esperanto-kongreso kaj ĝi ĉeestis ĉe la 50a Esperanto-kongreso en Germanio..



Kio poste okazis, vi devas legi en la ĉapitro "Kio okazis en mia Esperanto-vivo ?"


Reiru al la plej unua Esperanto-paĝo: