Esperanto-Flagge

Kio okazis en mia Esperanto-vivo ?

Kio tute komence okazis, vi povas legi en mia ĉapitro "Kiel mi venis al Esperanto" .

Kiel vi povas legi en la ĉapitro "Kiel mi venis al Esperanto" mi aĉetis iam la lernprogramo " Esperanto programita " de Hermann Behrmann el Paderborn (hodiau Berlin). Li ankaŭ publikigis regule "cirkuleroj"-n, en kiu oni povis legi multe da informoj pri la Esperanto-movado.


Hermann Behrmann, la verkisto de "Esperanto-programita",  en sia Esperanto-centro Paderborn

Tra ĉi tiuj  "cirkuleroj" de Hermann Behrmann mi neniam perdiĝis la kontakton al la Esperanto-movado, ankaŭ post kiam mi preferis realigi aliajn interesojn. 1976 li prezentis aferon, kiu jam tiam tre plaxis al mi. Aperis (tiam ankorau tute maldika) broŝuro kaj ĝi nomigxis "Pasporta Servo". Pasporta Servo estas fakte adreslibro en kiu ĉiu kiu estas preta akcepti gastojn el Esperantujo, povas senpage publikigi adreson kaj telefonnumeron, kaj tiel plu.  Entuziasme mi tuj aĉetis tian adreslibron kaj ĝis hodiaŭ mi posedas, do kolektis, ĉiujn eldonojn ! Hodiau mi scias, ke mi nur restis Esperantisto, dank al ĉi tiu adreslibro !!

Kiam mi printempe 1982 flugis al Tokio/Japanujo kaj vizitis tie mian amikon kaj antaŭan kolegon Wilfried Strecker, mi volis elprovi la avantaĝojn de Esperanto.


Mi
1982 en Tokio/Japanujo. Dimanĉe la ĉefstrato estas nur por piedirantoj

Mi ankau volis elprovi miajn (malmultajn) konojn pri Esperanto. Oni ankau povus diri, ke mi volis praktiki Esperanton. Do, mi kontrolis unue la adreslibron "Pasporta Servo" el la jaro 1982



Tie mi trovis jenan adreson de la "Esperanto-Domo" en Tokio:

"Esperanto-Domo
Sone-Building 502, 46-17
Yoyogi-3-työme, Sibuya-ku, Tökyo 151
Telefono: 03/379-4614"

Tien mi skribis kaj demandis, cxu iu Esperantisto en cxi tiu urbo havus tempon kaj emon prizorgi min, dum mia restado en cxi tiu urbo. Mi ja ne ŝercis tranokteblecon, sed homajn kontaktojn. La respondo venis tre malfrue kaj ĝi estis bedaurinde negative. Oni konsilis al mi, ke mi vizitu la Esperanto-domon en Tokio. Do, poste kiam mi estis en Tokio, mi vizitis kompreneble ĉi tiun "Esperanto-Domon". Ekzistis tempo por vizitantoj kaj mi venis akurate (mi ja estas germano), sed bedaŭrinde en la "Esperanto-Domo" (pli bona nomo estus Esperanto-loĝejo) neniu estis hejme. Post kiam mi sidis mallonge sur la stubaro kaj volis skribi kelkajn frazojn, (mi ja volis almenau informi, ke mi volis viziti la "Esperanto-Domon") en ĉi tiu momento venis juna sinjoro. Mi demandis: "Ĉu vi parolas Esperanto ? "Li respondis: "Jes" kaj li invitis min en la ĉambroj, li montris al mi la biblioteko, kaj ni babilis (mi cxiam kun helpo de miaj vortlibroj !!) pri interesaj aferoj. Mi eksciis, ke li nomiĝas Tadao Yanati kaj vere mi konatiĝis tre agrablan, tre simpatian homon. Profesie li estis inĝeniero. Mi invitis lin ankau al mia adiauo-vespero kune kun la kolegoj de mia amiko Wilfried Strecker. Poste kiel mi denove estis hejme, mi havis ankorau (sed ne longe) korespondon kun li. Autune 2000, mi denove eltrovis lin dank al la helpo de s-ino Krizantemo(Kikusima), kiu mi renkontis en la flughaveno de Tel Aviv, kiam ni atendis al niaj aviadiloj !! Mi rakontis al ŝi cxi tiu historio kaj ŝi promesis trovi la adreson de cxi tiu sinjoro. Kaj ŝi plenumis la promeson. Interesa afero, cxu ?

Sinjoro Fendt, la tiama prezidanto de la Esperanto-Grupo Erlangen, donis al mi je la 24.4.1984 kopion de letero el la ĝemelurbo Rennes.


Alfons Fendt, la fondinto de la Esperanto-grupo Erlangen

Sinjoro Christian Bertin informis tie,  ke en Rennes okazos ekspozicion kaj li ŝatus ricevi leterojn kun belaj poŝtmarkoj, precipe el la ĝemelaj urboj, do ankau el Erlangen. Kompreneble mi volonte helpis, kaj en la postsekvanta korespondado li invitis min al Rennes. Do, somere 1985 mi veturis kune kun dorsosako al Rennes. Unu semajno nur Esperanto, do mi certe multe lernis, tamen mi bezonis nepre miajn vortarojn, Mi estis ankau 1985 cxiam ankorau "eterna komencanto". Tamen, mi jam povis en eksterlando suficxe interkompreniĝi kaj pro tio mi estis fiera !!! Dankon sinjoro Bertin, mi havas bona memoro al vi. Precipe mi povas memori kiel vi prononcis la "r" !!! (se vi eldiris: "kompr i" !!!)


Post 24 jaroj mi revidis sinjoron Bertin en Rennes. El la tempo 1985 mi bedaurinde ne havas fotojn.

Je la 1.6.89 mi transloĝigis en 2-cxambra logejo kaj mi havis grandan felicxon. Hazarde venis dum cxi tiu tempo en mia laborejo nova kolego, kiu regas Esperanto perfekte. Estis Wolfram Menzel kaj ni ankorau hodiau estas bonaj amikoj.


Mia eks-kolego en la firmao Siemens, Wolfram Menzel

Pro Wolfram mi denove memoris pli forte pri Esperanto kaj subite mi havis bonegan ideon. Mi ofte ja jam uzis (ankau ene de Germanujo) "Pasporta Servo-n" kaj cxar mi antaunelonge transloĝiĝis, mi nun ja havis ankau la eblecon mem iĝi gastiganton cxe "Pasporta Servo" . Rapide mi aliĝis. En "Pasporta Servo", eldono 1991 - 1992 oni pro tio finfine povis trovi ankau mian adreson plej unuefoje. Mia plej unua gasto venis al mi je la 5.8.1991 el Belgujo kaj volis vojaĝi al Cxehxujo. Li baldau rimarkis, ke mia Esperanto-konoj estis tre malgrasa, kaj pro tio li proponis, ke li cxiuj frazoj unue diras en germana kaj poste en Esperanto !!! Li ja (felicxe) scipovis multe da lingvojn !

Poste mi ricevis ankorau pluaj gastoj, ankau mi ricevis petojn pri korespondando kaj mi devis respondi Esperante. Se gastoj venis, mi devis praktiki Esperanton. Tielmaniere mi lernis uzi Esperanton pli kaj pli.

Okazis nun duan gravan hazardon. En la tempo en kiu mi transloĝiĝis ofertis helpon al mi sinjoro Erwin Patzelt (Erveno) . Mi konis cxi tiun sinjoron suprajxe, cxar li loĝas (ankorau hodiau) en la sama domo, en kiu mi antaue loĝis. Jes, ni  renkontis ofte en la ŝtuparejo kaj ni salutis nin. Sed kiam Erveno helpis al mi la nova loĝejo aranĝi, mi rimarkis rapide kiel multvalora cxi tiu sinjoro estas por mi. Li estas metia vere tre granda talentulo. Cxar li jam estis rentulo, li povis labori en mia loĝejo dum la tago kaj vespere li venis al mi por raporti kion li cxion faris. Finfine ni iĝis bonaj, ne ecx bonegaj amikoj, mi pensas ke li gxis al lia morto estis mia plej bona amiko.


Erveno, cxiam ankorau mia plej bona amiko

Sed la hazardo volis, ke la hejma regiono de Erveno estas Silezio, kiu hodiau apartenas al Pollando kaj ke li pro tio havas grandan intereson pri Pollando kaj pri cxiuj homoj kiu vivas en cxi tiu lando. Ankau li scias ankau ankorau kelkajn polajn vortojn. Kaj okazis, ke skribis al mi je la 6.8.1991 Hanna Koziarek el Olsztyn en Pollando, ke ŝi volas vojaĝi kune kun sia amikino Iwona al  Svislando kaj ŝi petis ke mi akceptu ilin por 2 noktoj. Do mi rakontis tion ankau al Erveno kaj li montris grandan intereson pri cxi tiuj estontaj gastoj. Kiam Hanna kaj Ivona restadis cxe mi en Erlangen li ankau tre engagis sin, li invitis la ambau junaj virinoj por vespermanĝo (kaj li bone povas kuiri), ankau min kaj nian komunan amikon Armin. Dum cxi tiu vespero la interparolado estis malfacila. Mi ne suficxe bone regis Esperanton kaj Hanna ne suficxe la germanan. Do Armin la amiko de Erveno kaj mi devis helpi, cxar li bone regas la anglan. La interparolado estis do miksado el la pola, germana, Esperanto kaj la angla !! Dum cxi tiu vespero Hanna invitis nin (3 amikoj el Erlangen: Erveno, Armin kaj mi)  por reciproka vizito al Olsztyn . Ni cxiuj jxuris, ke ni en la venonta jaro venos al Olsztyn. Sed restis en la venonta jaro bedaurinde nur mi, la aliaj amikoj surprize rezignis. Sed mi vizitis vere en la jaro 1992 Hanna en Olsztyn.


Hanna kaj Iwona el Olsztyn estis tra grava por mia Esperanto-vivo

Tie en Olŝtino mi konatiĝis dank al Hanna ankau Marian kaj sia edzino Ella, kaj ni iĝis bonaj geamikoj. Bedaurinde nia amikeco intertempe endormiĝis.

Bildo: La geedza paro Marian kaj Ella Zdankowski el Olsztyn/Pollando

Kompreneble la geamikoj el Olsztyn ankau nin en Erlangen denove volis viziti kaj tiel okazis, ke iam anoncis viziton Marian, Ella kaj Hanna en Erlangen. Nun mi havis problemon, cxar por 3 homoj estas mia loĝejo tro malgranda. Erveno kaj mi pripensis kaj pripensis, kielmaniere ni povis solvi la problemon. Sed subite mi havis bonan ideon. Mi konis suprajxe en la najbareco sinjoro Gerhard Klingenhöfer, li ankau laboris cxe la firmao Siemens , nun li estis rentulo kaj havas tre grandan loĝejon en kiu li sole loĝas. Mi demandis lin, cxu li akceptus juna kaj bela polino, kaj Gerhardo akceptis. Hodiau li cxiam forte substrekas, ke li ankau havus akceptinta, se la polino ne estus estinta tiel juna kaj bela. Jes, mi devas konfirmi, li ŝatas precipe Pollando kaj la gepolojn.

Kiam la gastoj estis en Erlangen, mi invitis cxiujn gastojn kaj cxiujn helpantojn al vespermanĝo en restoracio. Ni parolis parte Esperanto (la helpantoj ja ne regis nian lingvon) kaj Gerhardo , kiu ankorau neniam ion audis pri Esperanto cxiam atentema audis kaj audis. Subite li ekstaris kaj diris laute (en la germana): "Atentu atentu, mi nun jam audis suficxe longe Esperanto kaj mi devas diri, ke al mi cxi tiu lingvo tute ne placxas. ĝi sonoras tia malmola, oni diras Traduku Traduku". Oni ne povis konvinki lin, bone ek cxi tiu momento Gerhardo estis kontrau Esperanto. Li ecx cxiam elridis kaj elridis nin, se ni parolis !!!! (hodiau li ecx instruis Esperanton !!!)

Dum cxi tiu vizito de niaj geamikoj el Olsztyn, antaua kolego de Erveno (li nomiĝas Willi Jäger) invitis la gastojn en sia domo. Tie ni renkontis Manfred Hollfelder (nomita Manfredo) . Dum cxi tiu vespero la polaj geamikoj invitis cxiujn cxeestantojn: "Vizitu ankau nin en Olsztyn". Nu, Gerhardo kaj mi jam veturis en la jaro 1994 per la trajno al Olsztyn (mi devis kunveturi pro la tradukado), kvankam - kiel mi raportis supren - Gerhardo estis tiutempe forte kontrau Esperanton !!. Manfredo sekvis post unu jaro per sia automobilo.

Sed kiel okazis, ke Gerhardo evoluiĝis de Esperanto-kontrauulo al instruisto de Esperanto. Tion mi volonte rakontos. Gerhardo tre ŝatas Pollando kaj la homoj tie. Lau nia plano la vojaĝo al Olsztyn gvidis nin tra Berlin kaj pro tio ni sercxis tranoktebleco tie. Tra pero ni venis al sinjoro Adalberto Soczowka, estas polo kiu loĝas kune kun sia onklino en Berlin .


Adalberto la kverelema spirito el Pollando, povis konvinki mian amikon Gerhardo pri Esperanto

Kompreneble mi skribis al Adalberto precize cxion pri mi kaj Gerhardo . Pri Berlin ni interkonsentis ke ni atendu cxe la metrostacio, ĝis Adalberto venos tien. Vere li venis, tuj li ekkonis la grandan kontrauulon Gerhardo kaj demandis per akra vocxo: "Sinjoro, kial vi ne lernas Esperanton" ??? La ambau sinjoroj diskutis sur la vojo, diskutis hejme dum la tuta posttagmezo, kaj mi jam vidis, ke mia amiko Gerhardo iĝis cxiam pli malgranda kaj cxiam pli malgranda. Finfine ambau interkonsentis ke Gerhardo partoprenos cxe renkontiĝo en Komancxa kiu Adalberto cxiujare aranĝas. De tie li venis iutage al mi (li devis cxiutage lerni Esperanton !!) kaj konfesis: "Jes, tie en Komancxa mi nun vere bone informis min pri Esperanto, kaj mi devas konfesi, Esperanto estas bona kaj belsona lingvo !!!!!! ŝajnas al mi ke la ĝustaj informoj estas grava, cxu ne ?

Intertempe li diligente lernis Esperanton, vizitis jam la mondkongresojn en Montpellier, Berlin, Zagreb, Vilnio kaj Bjalistoko kaj diversajn aliajn renkontiĝojn. Ecx li jam instruis kurson por komencantoj en Forchheim !!

Simile cxe Manfredo. Kun li ni (Gerhardo, Manfredo kaj mi ) veturis 1995 kaj 1996 al Olsztyn (Manfredo posedas automobilon Mercedes). Ankau ni vizitis aliajn lokojn kaj geamikojn en Pollando. Manfredo vidis, ke oni per Esperanto povas konatiĝi interesaj homoj kaj ankau lernis Esperanton.

Finfine ni iĝis bonan teamon (Erveno, Gerhardo, Manfredo kaj mi), kiu bone prizorgas niajn gastojn. Sed helpe de Esperanto, ni ne nur iĝis bona teamo sed ankau bonegaj amikoj (ne nur se venas gastoj !!). Bedaurinde intertempe la teamo disfalis, sed ni restis bonaj amikoj.


La Esperanto-Teamo au kvarpersona kliko. De maldekstre: Erveno, Manfredo, Bermardo (estas mi) kaj Gerhardo

Tiel venis, ke miaj Esperanto-konoj cxiam pli progresis kaj progresis. Kiel mi vizitis la duan fojon la geamikojn en Olsztyn, Marian demandis min: "Vi nun intertempe pli bone parolas Esperanton, kio vi faris ? Cxu vi lernis ?." Mi respondis: "Ne, mi nur praktikis ĝin !!! Mi vivis Esperanton !! Kompreneble ankau spronis min, se Marian diris al mi per severa mieno: Vidu en via vortaro !!! Certe ankau Marian tre subtenis min, kiam li siamtempe skribis multajn leterojn al mi, cxar li volis, ke mi ekzercu. Tiamaniere kontribuis "Pasporta Servo" ke mi hodiau estas entuziasma Esperantisto. Mi estas - ĝis hodiau - ne perfekte, sed miajn vortlibrojn mi nun nur ankorau malofte bezonas.

En la jaro 1993 okazis la Esperanto-mondkongreso en Valencia/Spanien. Mia amiko Wilfried Strecker, kiu mi jam vizitis en Tokio, nun laboris en cxi tiu hispana urbo. Li jam longe invitis min. Cxi tiu estis por mi bona ŝanĝo, viziti mian plej unuan mondkongreson. Do, mi flugis al Valencia, vizitis la kongreson kaj povis loĝi cxe lin kaj sia familio (intertempe li edziniĝis) de Wilfried Strecker. Mi restis post la kongreso ankorau 1 semajno en iu hotel, sed bedaurinde mi igis malsana kaj devis en malsanulejo. Dank al dio mi povis ĝustatempe reiri en la hotelo !!

En la jaro 1996 okazis la Esperanto-mondkongreso en Prag , en la najbarlando Prag. Mi ankau aliĝis kaj partoprenis. Nun jam komencis utiliĝi miaj bonaj rilatoj al Esperantistoj kiuj mi intertempe jam konatiĝis per "Pasporta Servo", . Cxehxa amiko kiu mi povis konatiĝi, cxar li pere de "Pasporta Servo", iam vizitis min en Erlangen, peris al mi malmultekosta cxambro en Prag.

En Prag mi nun jam konis kelkaj amikoj. Mi renkontis Dana, la cxecha amikino el Sternberk, kiu cxiujare vizitas min kune kun sia edzo. Mi konatiĝis Stephano, britano kiu alparolis min pro mia "FREŝO"-insigno. Li informis min, ke li ankau jam vizitis Olsztyn. Mi devis konstati, ke Esperantistoj ankau estas kiel aliaj homoj, se ili konas iun, ili estas amike, se iu estas nova kaj neniu konas, ili estas sinretena. Nur la ebleco amikoj konatiĝi estas pli granda, kiel normale. Mi filmis la kongreson per videokamarao.

La plej bela partoprenanto dum la Esperanto-mondkongreso en Prag. (Mi mem) !!!

Dum la jarŝanĝo mi partoprenis kune kun Marian kaj Ella al la Internacia Festivalo in Würzburg. Ankaŭ mia pola amiko Stanislav partoprenis kune kun sia filino. Marian aranĝis Esperanto-kviz-ludon kaj oni povis gajni kelkaj premioj, sed tamen bedaŭrinde ne multe da partoprenantoj venis.

De 16.5.97 - 19.5.97 okazis "Europa Esperanto-Kongreso" en Stuttgart. Inter alie oni diskutis ankaŭ kun parlamentanoj de la europa parlamento. Vespere mi konatiĝis 2 belaj kaj cxarmaj rusaj virinoj. Ili venis el la rusa urbo Samara al Stuttgart/Germanujo. Sed vidu mem:

Bildo: Jelena kaj Lilja el Samara/Rusujo, meze kompreneble mi

En la jaro 1998 mi partoprenis kune kun miaj amikoj Gerhard Klingenhöfer, Marian Zdankowski kaj sia nefo Adalberto en la Esperanto-mondkongreso en Montpellier/Francio .

Montpell.gif

Vi povas detale legi kaj rigardi raporton de mi en la cxapitro "Mia vojaĝo somere 1998 al la Esperanto-mondkongreso en Montpellier"

En la jaro 2000 mi vojaĝis kune kun mia sindikata amiko Wolfgang Riehn al Tel Aviv en Israelo. Mi povis partoprenis cxe la Esperanto-mondkongreso tie. Wolfgang bedaŭrinde ne regas Esperanton kaj ankaŭ ne havas intereson pri nia lingvo.
 
TelAvlog.gif

Vi povas detale legi kaj rigardi raporton de mi, en la cxapitro "Mia partopreno cxe la Esperanto-mondkongreso en Tel Aviv/Israelo"
 
Somere 2001 mi vizitis en la tempo de 24.6.2001 - 14.7.2001 mian Esperanto-amikon Saŭlo Salgado Wanderley kaj lian familion en Rio de janeiro.
saufamil.jpg
La simpatia familio Wanderley en Rio, kiu gastigis min dum 3 semajnoj !!

Sed plej bone estus, se vi legas kaj rigardas mian detalan raporton pri mia vizito en Rio de Janeiro..

En la tempo de 23.7.2005 ĝis  30.7.2005 mi partoprenis cxe  la Esperanto-mondkongreso en Vilnius/Litovio.



La Esperanto-mondkongreso en Bjalistoko/Pollando okazis en la tempospaco 25.7.2009 ĝis 1.8.2009. Tie mi ankaŭ partoprenis.



Postsekvante vi trovas kelkajn fotojn el ĉi tiu kongreso


En Bjalistoko oni ne havis kongresan halon, pro tio oni kunvenis en granda tendo !


Kiel oni vidas, en Bjalistoko ekzistas eĉ Esperanto-kafejo


Eĉ Zamenhofstrato ekzistas en Bjalistoko

Miaj planoj pri la estonteco legu ĉi tie


 
Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ...
Bernhard Maŭrer, Germanujo

maŭrer.erlangen@t-online.de


Reiru al la plej unua bonvenigpaĝo:

Reiru al la plej unua Esperanto-paĝo: