Esperanto-Flagge

Kiel mi venis al Esperanto ?

Fine de la sesdekaj jaroj mi logxis en katolika junulara gastejo por junaj laborantoj kiuj lernis profesion. Iutage venis sinjoro Schmidt (bedaurinde mi ne plu scias la antaunomon de li) kaj demandis, cxu cxi tie iu junulo ekzistas, kiu havas interereson pri la internacia lingvo. Nu, mi antaue jam foje provis lerni la anglan lingvon, sed devis rezigni, pro multaj malfacilajxoj. La plej granda malfacilajxo estis por mi cxe la angla lingvo prononci difinitajn literojn. Ankau estis por mi tre malfacile, ke mi prononcu literojn ne kiel oni skribas. Pri Esperanto mi jam audis, ke gxi estas facila lingvo, ke oni parolas kiel oni skribas kaj pro tio mi decidis ke mi volas lerni gxin

Bildo: Sinjoro Schmidt (tute maldekstre) dum kongreso de la "Germana Esperanto-Asocio" en Braunschweig kune kun nekonata japanino kaj sinjoro Menetrier

Tamen mi ne bone progresis, cxar sinjoro Schmidt cxiam havis multe da timon, ke mi denove povus rezigni. Post la fino de la privata kurso de sinjoro Schmidt, mi volis vere lerni kaj mi acxetis la lernprogramon "Esperanto programita" de Hermann Behrmann, Paderborn. Mi ankau lernis gxis al la 3a leciono (cxirkau) kaj poste venis denove aliaj interesoj kaj mi ne plu lernis. Tamen mi jam konis la bazajn principojn.

Pentekoste 1972 mi vizitis kune kun mia plej unua instruisto, sinjoro Schmidt, la urbon Braunschweig kaj partoprenis cxe la landa kongreso por Germanio. Tio estis mia plej unua Esperanto-kongreso kaj gxis estis la 50a Esperanto-kongreso en Germanio..

Kio poste okazis, vi devas legi en la cxapitro "Kio okazis en mia Esperanto-vivo ?"


Reiru al la plej unua Esperanto-pagxo: